Charles Taylor
Charles Taylor aŭ pli precize Charles Ghankay TAYLOR (naskiĝis la 28-an de januaro 1948 en Liberio) estas eksprezidento de Liberio.
Li estis arestita en marto 2006, kiam li provis fuĝi al Kameruno kaj estis ekstradiciita al Siera-Leono.
Li estos juĝata de la Speciala Kortumo por Siera-Leono, sed pro kaŭzoj de sekureco oni uzas la faciligojn de la Internacia Krima Kortumo en Hago Nederlando. Je la 4-a de junio 2007 la proceso komenciĝis.