Charles Tournemire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Tournemire
Charles Tournemire en 1910
Charles Tournemire en 1910
Bazaj informoj
Naskonomo Charles Tournemire
Naskiĝo la 22-an de januaro 1870 en Bordeaux
Morto la 4-an de novembro 1939 en Arcachon
Profesio komponisto
Instrumentoj orgeno
v  d  r
Information icon.svg

Charles TOURNEMIRE (naskiĝis la 22-an de januaro 1870 en Bordeaux, mortis la 4-an de novembro 1939 en Arcachon) estis franca orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Baziliko Sainte-Clotilde, kie Tournemire estis orgenisto dum pli ol 40 jaroj

Charles Tournemire studis en Parizo muzikon kun César Franck (orgenludadon kaj kontrapunkton), Charles-Marie Widor (orgenludado), Vincent d'Indy (kompozicion) kaj A. Toudou (harmoniinstruon). Ekde 1898 li tenis orgenistan postenon ĉe la Pariza baziliko Sainte-Clotilde; liaj tieaj antaŭuloj estis la famaj orgenistoj César Franck kaj Gabriel Pierné. En 1919 Tournemire profesoriĝis pri ĉambromuziko ĉe la Pariza Konservatorio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Dumvive la famo de Tournemire baziĝis precipe sur liaj kvalitoj kiel elstara orgenisto kaj orgenimprovizisto. Nuntempe oni memoras ĉefe siajn ok orkestrosimfoniojn, krome ankaŭ lian grandiozan verkon L'Orgue Mystique (op. 55-57). Jen temas pri komponaĵociklo, kiu enhavas por ĉiu dimanĉo en la paso de eklezia jaro kvin pecojn ligitajn al la katolika liturgio, kiuj estas inspiritaj de koresponaj gregoriaj ĉantoj kaj kiujn oni interpretu kun fleksema agogiko. Pro la strikta ligiteco kun la liturgio oni preskaŭ neniam prezentas ilin en koncertoj. Ege rimarkinda estas la Symphonie-Choral op. 69 por orgeno, kiu estas strukturita unuteme kaj surmontras kompleksan, parte plurtonalan tonlingvaĵon. Ĉi tiu komponaĵo samkiel la Symphonie sacrée atestas la enprofundiĝintan misteran katolikismon de Tournemire.

La komponisto posedis etan domon sur soleca, ŝtormplena insulo Ouessant ĉe la franca okcidenta marbordo Ouessant, kie li ŝatis loĝi. Tie la muĝego de la ventego inspiris lin al liaj viziaj orgenkomponaĵoj . Tournemire ŝatis esti en la abatejo de Solesmes kaj la katedralo de Amiens. Liaj samtempuloj priskribis lin kiel temperamentoplena kaj kaprica. Ĉiun muzikon, kiu ne estas komponita por la glorado de dio, li rigardis sensenca. Tournemire ankaŭ estis fama improvizisto de eksterordinara inventemo, inspiriteco kaj vizia esprimpovo. Lia surdiskigita improvizaĵo pri la paska sekvenco Victimae paschali laudes atestas liajn kapablojn kaj lertecon. Ĝis nuntempe oni aŭdas la orgenverkaron de Tournemire maloftege.

Krom liaj orgenverkoj ankaŭ menciindas la Douze Prélude-Poèmes por piano, konceptitaj kiel meditaĵoj pri la situacioj de la homa vivo. En ĉi tiu cikla verko li lerte sondas la resonancoj de granda fortepiano. Krome Tournemire verkis operojn kaj pluajn orkestrokomponaĵojn.

Famaj lernantoj de Tournemire estis Maurice Duruflé kaj Jean Langlais. Olivier Messiaen, kies stilon la orkestrosimfonioj de Tournemire jam iomete anticipas, lin nomis lin „majstro de la arabesko“.

Verkoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio n-ro 1, Op. 18 Romantique
  • Simfonio n-ro 2, Op. 36 Ouessant
  • Simfonio n-ro 3, Op. 43 Moscow 1913
  • Simfonio n-ro 4, Op. 44 Pages symphoniques
  • Simfonio n-ro 5, Op. 47
  • Simfonio n-ro 6, Op. 48 por tenoro, ĥoro, orgeno kaj orkestro
  • Simfonio n-ro 7, Op. 49 Les danses de la vie
  • Simfonio n-ro 8, Op. 51 Le triomphe de la mort

Orgenkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Triple Choral, op.41 (1910)
  • L'Orgue mystique (1927-1932)
    • Cycle de Noël, op.55
    • Cycle de Pâques, op.56
    • Cycle Après La Pentecôte, op.57
  • Trois Poèmes, op.59 (1932)
  • Sei Fioretti, op.60
  • Fantasie symphonique, op.64 (1934)
  • Sept Chorales-Poëmes, op.67 (1935)
  • Symphonie-Choral, op.69 (1935)
  • Symphonie sacrée, op.71 (1936)
  • Suite évocatrice, op.74 (1938)
  • Deux Fresques symphoniques sacrées, op.75-76 (1938-1939)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvarteto "Musique orante", op.61 (1933)
  • Violonsonato "Sonate-Poème", op.65 (1934)


Sonregistraĵoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Simfonioj 1, 2, 3, 4, 5, 7 und 8[redakti | redakti fonton]

  • Moscow Symphony Orchestra - Antonio de Almeida (1994 - 1995)

Simfonio no 6[redakti | redakti fonton]

  • Orchestre Philharmonique de Liège, Chœur Symphonique de Namur, Chœur Polyphonia de Bruxelles - Pierre Bartholomée

Orgenkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

L'orgue mystique[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Ewers: Charles Tournemire: Aspekte zu Leben und Werk, ISBN=3-928243-17-9