Charles Verax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Verax
Foto de 1906
Foto de 1906
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1873 (1873-02-28)
Morto 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Charles VERAX [veraks], (pseŭdonimo Karlo Verks) (naskiĝis la 28-an de februaro 1873 en Parizo - mortis en 1943) estis franca fotografisto, esperantisto kaj la plej grava Esperanta terminologo de la epoko antaŭ la unua mondmilito.

Verax esperantistiĝis en 1902. Per longa kunlaborado en Internacia Scienca Revuo li akiris kompetentecon pri teknika terminaro, kaj fariĝis specialisto en tiu afero. Li fondis kaj redaktis Foto-revuon (1906-1909) kaj Sciencan Gazeton (1912-1914). Ekde 1909 Verax estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1911 direktoro de la Komisiono por teknika lingvo.

Adreso 1914 35 B-d Arago, Paris XIII (laŭ Germana Esperantisto)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elementa Fotografa Optiko, originale verkita en Esperanto, Paris : 1906 Presa Esperantista Societo (skanita de Google, serĉebla, ne plene atingebla)
  • Densigo kaj heligo de la negativaj kliŝoj fotografaj , 1904
  • Nova procedo de fotografado kun koloroj Internacia Scienca Revuo- Paris, 1904. - [1] (1904), 9, S. 260 - 262
  • Ŝraŭbo, ŝraŭbaĵo kaj ŝraŭbigilo en: Internacia scienca revuo. - Paris, 1904. - [1] (1904), 8, S. 244 - 245
  • Reguligo de l'vojiraj kompasoj, traduko de Dary, Georges en: Internacia Scienca Revuo- Paris, 1904. - [1] 10, p. 295 - 298
  • Vocabulaire français-Espéranto des termes technologique des termes les plus employés en photographie et dans ses rapports avec la chimie, la physique et la mécanique , 1907
  • Vocabulaire Technique et Technologique Français-Esperanto par CH. VERAX, Librairie HACHETTE et Cie, 79 Boulevard Saint-Germain, PARIS 1908
  • Enciklopedia Vortareto Esperanta kun franca traduko kaj difinoj en Esperanto, 1910.
  • Propono pri Terminologiaj Fundamentaj Principoj por la Scienca Lingvo en Esperanto. En: Scienca Gazeto - Terminologia Fako 1a jaro 1912, n-ro 2-3, p. (9)

La Enciklopedio de Esperanto en 1934 juĝas: "Tiuj du "vortaretoj" [laste menciitaj] fakte estas gravaj kaj fundamentaj verkoj por studo de teknikaj vortoj".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Elementa Fotografa Optiko

Citaĵo
 La aŭtoro klarigas ke lia libro celas tiujn kiuj, jam konantaj iom pri fotografarto, deziras atingi pli grandan perfektecon per pli bona kono kaj pli racia uzo de siaj objektivoj. Efektive, la libro klarigas, ne nur per tekstoj sed ankaŭ per multnombraj desegnaĵoj, la iradon de l’ lumaj radioj, la strukturon kaj ecojn de l’ divers-specaj lensoj, la rolon de l’ diafragmo, k. c.. Ĝi enhavas diversajn tabelojn montrantajn la espoz-tempon, la elektotan diafragmon ; ĝi enhavas ankaŭ tabelon da novaj teknikaj esprimoj, plej ĝenerale bone elektitaj. Ni rekomendas tiun verkaĵon ne nur al fotografamantoj, sed ankaŭ al fotografistoj. 
— La belga sonorilo - Numero 046, Junio (1906)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]