Charles Wolf

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noto :Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, havantaj proksimajn nomojn:


Charles Joseph Étienne Wolf
Persona informo
Nomo Charles Joseph Étienne Wolf
Dato de naskiĝo 9-a de novembro 1827
Loko de naskiĝo Vorges
Dato de morto 4-a de julio 1918
Loko de morto Parizo
Okupo
Aĝo je morto 90
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Charles Joseph Étienne Wolf [ŝarl volf] (naskiĝis la 9-an de novembro 1827 en Vorges, mortis la 4-an de julio 1918 en Parizo) estis franca astronomo

Li studis en la École normale supérieure en 1848 kaj instruis fizikon en la liceo de Nîmes en 1850, en tiu de Metz en 1852 kaj en la Fakultato pri Sciencoj de Montpellier en 1858.

Sekve al demando de Urbain Le Verrier, li iĝis helpanto en la Observatorio de Parizo en 1862.

Li estis elktita ano de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1883 kaj iĝis ties prezidento en 1898. Li estis elektita asociito de la Reĝa Astronomia Societo de Londono en 1874. Li demisiis el sia posteno en la Observatorio de Parizo en 1892 kiam li estis nomumita profesoro pri fizika astronomio en Sorbono.

[redakti] Esploroj

Kun sia amiko Georges Rayet, li malkovris novan tipon de steloj, kies spektro montras grandajn spektrajn liniojn en elsendo, nomitaj Wolf-Rayet steloj.

Li estis unu el la unuaj, kiuj studi la stelamasojn.

Li provis estimi la personan ekvacion[1], tie estas la eraro de tempo, kiun ĉiuj homaj observantoj faras, notante la momenton kiam astro pasas en la reteto de instrumento.

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. "Compte rendu des séances de l'Académie des Sciences, 1865, vol 60" 19-a de junuio

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  france Biografioj de sciencistoj, far de Jean-Claude Pecker
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj