Charleston (Suda Karolino)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Charleston (Ĉarlstono) en la usona subŝtato Suda Karolino. Ekzistas 15 aliaj samnomaj urboj en Usono, inter alie la urbo Charleston (Okcidenta Virginio). |
Charleston estas havenurbo en subŝtato Suda Karolino, en Usono. La loknomo devenas de Karlo la 2-a (Anglio).
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 107800 en 2006
- Areo: 327 km ²
- Alto super marnivelo: 0-4 m
- Horzono: UTC-5, somere UTC-4
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: +1 843
- 32° 46′ 34″ N 79° 55′ 57″ U / 32.77611 °N, 79.93250 °U (mapo)Koordinatoj: 32° 46′ 34″ N 79° 55′ 57″ U / 32.77611 °N, 79.93250 °U (mapo)
Situo
Charleston situas preskaŭ ĉe bordo de Atlantika Oceano ĉe kunfluejoj de 2 riveroj, fine de ĉefvojo, laŭ fervojo.
Historio
En la 18-a jarcento la komunumo prosperis pro la kotono. Charleston estas konata "sankta urbo" (“The Holy City”) pro la sennombraj preĝejoturoj. La urbo fondiĝis en 1670 kun nomo Charlestown aŭ Charles Towne kaj deklaris religian pacon. Tial frue alvenis judoj kaj aliaj religiuloj. La nuna loknomo uziĝas ekde 1783. Dum interna milito de Usono estis tie granda sieĝo. En 1886 granda tertremo, en 1989 ventego okazis.
Famuloj
- tie mortis Joseph Pulitzer
Vidindaĵoj
- katedralo omaĝe al Johano Baptisto
- sinagogo
- muzeo