Charlie Chaplin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Charlie Chaplin
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Naskonomo Charles Spencer Chaplin Jr.
Naskiĝo 16-a de aprilo 1889
Flago de Anglio Londono, Anglio
Morto 25-a de decembro 1977
Flago de Svisio Vevey, Svisio
Aktivaj jaroj 1914 - 1976
Nuptopartnero Mildred Harris (1918-20)
Lita Grey (1924-28)
Paulette Goddard (1936-42)
Oona O'Neill (1943-77)
Oficiala ttt www.charliechaplin.com
www.chaplinmuseum.com
Karakteriza(j) rolo(j) vagabondo
Oskar-premio
Honora premio
1929 The Circus
1972 tutviva aktorado
Plej bona origina muziko
1952 Limelight
Pluaj premioj Plej bona aktoro
1940 The Great Dictator
Ora Leono
1972 tutviva aktorado
v  d  r
Information icon.svg

Charles Spencer CHAPLIN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis brita reĝisoro, produktoro, aktoro, scenaristo kaj humuristo.

Kiel aktoro Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj.

Charlie Chaplin estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj. Lia kariero daŭris dum pli ol sesdek kvin jaroj de kabaretoj en Anglujo ĝis lia morto en Vevey, Svislando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Charles Chaplin naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono kiel filo de Charles Spencer Chaplin kaj Hannah Harriet Chaplin. Ambaŭ estis artistoj ĉe britaj kabaretoj. Iom post la naskiĝo de Charles, disiĝis liaj gepatroj. Charles kaj ties kvar jarojn pli maljuna duonfrato Sydney loĝis kun la patrino, kiu ekde 1896 pro psikaj problemoj ne plu povis profesie labori. Ĉar la patro regule ne pagis la subtensumojn por la infanoj, la familio vivis en granda malriĉeco kaj bezonis almozojn kaj subtenon

En 1894 unuan fojon Charles Chaplin ricevis la eblon sursceniĝi dum kantadspektaklo. Naŭjaraĝa li engaĝiĝis en la kabaretistaro The Eight Lancashire Lads (La ok buboj el Lancashire) laŭ rekomendo de sia patro. Dum la turneoj de la buboj el Lancashire Chaplin ricevis nutradon, loĝadon kaj simplan lernejan edukadon.

Kiam lia patro mortis en 1901 pro alkoholismo, restis kiel familio al Chaplin nur liaj patrino kaj duonfrato. Chaplin forlasis la bubojn el Lancashire kaj dungiĝis ĉe londonaj scenejoj. Somere 1903 li ludis en la malmulte sukcesa teatraĵo Jim, A Romance of Cockayne sian unuan pli grandan rolon. Sekvis la rolo de la kurieroknabo Billy en versio de Sherlock Holmes scenejen adaptita de William Gillette. Tio havis grandan sukceson kaj Chaplin turneis pro tiu teatraĵo entute kvarfoje ĝis 1906. Ankaŭ lia frato Sudney kunlaboris en la truparo, forlasis tiun tamen, kiam li signis kontrakton ĉe Fred Karno. Charles sekvis sian fraton kaj subskribis en 1908 dujaran kontrakton ĉe Karno.

Survoje al filmaktoro[redakti | redakti fonton]

Charles Chaplin komence de la 1910-aj jaroj

Ĉe Fred Karno, kiu kun siaj teatraj trupoj daŭrigis la tradicion de komikaj pantomimoj, Charles rapide iĝis unu el la ĉefaj aktoroj. Lia unua sukceso ĉe Karno estis en la rolo de drinkemulo Swell en la teatraĵo Mumming Birds. En 1910 Chaplin transprenis la ĉefrolon de la nova teatraĵo Jimmy the Fearless (Jimmy la sen-tima), pro kiu li unuan fojon ricevis pozitivajn kritikojn en gazetoj. Tiel la Yorkshire Evening Star nomis lin "suprenstrebantan aktoron", kies sursceniĝo montris lin kiel denaskan komikulon.[1]

Post tio Karno proponis al Chaplin turnei kun trupo en Usono. De junio 1910 ĝis junio 1912 la trupo ludis en Usono kaj Kanado. La publiko kaj la gazetaro entuziasmiĝis ĉefe pro la rolo de Chaplin en A Night in an English Music Hall (Nokto en angla kabareto), resurscenaĵo de Mumming Birds. Post nur kvin monatoj en Anglujo, Karno sendis Chaplin al dua turneo en Usonon.

Tiu turneo sukcesis tamen malpli ol la unua, kaj tial Chaplin dankeme reagis al la intereso de la usona filmindustrio pri si. Unua kontakto okazis en majo 1913 fare de Adam Kessel kaj Charles O. Baumann, la posedantoj de la New York Motion Picture Company. La 25-an de septembro 1913 Chaplin fine subskribis kontrakton, per kiu li laboris kiel filmaktoro dum unu jaro ĉe la Keystone Studios de Mack Sennett, la respondeculo pri komedioj de la New York Motion Picture Company. Oni koncedis al Chaplin semajnan salajron de 150 usonaj dolaroj. Chaplin forlasis do la Karno-trupon la 28-an de novembro 1913.

Ĉe Keystone[redakti | redakti fonton]

Chaplin en Mabel’s Busy Day (1914)

Komence de januaro 1914 Charles Chaplin eklaboris ĉe Keystone Studios. En la unuaj semajnoj li havis grandajn malfacilaĵojn elturniĝi pri la kaosaj laborkondiĉoj ĉe Keystone. El sia periodo ĉe Karno Ĉaplin kutimiĝis al monatlongaj ripetadoj de skeĉoj ĝis ĉiu gesto estis perfekta. Mack Sennett kontraŭe laboris kutime sen scenaro kaj rapide filmis. La stelulto de Sennet estis Ford Sterling, kies sovaĝaj grimacoj kontraŭstaris la pli subtilan komikon de Chaplin.

Nur fine de la monato Chaplin partoprenis en filmo. La unu-aktaĵo Making a Living estiĝis sub reĝisorado de Henry Lehrman, kiu samtempe ludis la heroon de la rakonto. Chaplin estis la malbonulo, kies agado memorigis pri la rolo el la Karno-teatraĵo A Night in an English Music Hall.

Malkontenta pri tiu rolo, Chaplin kreis novan rolfiguron por la sekvaj filmoj. Laŭlegende li prunteprenis malnovan ŝuparon de Ford Sterlling kaj trograndan pantalonon de Roscoe Arbuckle, melonĉapelon de la bopatro de Arbuckle, tromalgrandan jakon de Charles Avery kaj malveran barbon de Mack Swain. Similajn kostumojn jam uzis la komikuloj de anglaj kabaretoj.[2]

La Trampo unuafoje aperis komence de februaro 1914 en la filmoj Kid Auto Races at Venice kaj Mabel’s Strange Predicament.

Ĉe Essanay[redakti | redakti fonton]

Novembre de la jaro 1914 Charlie Chaplin subskribis kontrakton ĉe la filmentrepreno Essanay, kiu garantiis al li krom semajnan pagon de 1.250 dolaroj unuopan monsumon de 10.000 dolaroj.

En januaro de la jaro 1915 Chaplin partoprenis sian unuan filmon, His New Job (Lia nova laboro), en la maljuniĝintaj Essanay-studioj en Ĉikago, sed revenis poste al Kalifornio. Tie li starigis fiksan teamon en kiu troviĝis Leo White, Billy Armstrong, la posta reĝisoro Lloyd Bacon kaj Ben Turpin, poste konata ankaŭ kiel solartisto. Serĉante virinan ĉefrolulinon Chaplin malkovris la 19-jaran Edna Purviance, kiu fine ludis en 35 el liaj filmoj, kaj al kiu li rilatis private ĝis 1917. Chaplin mem elektis pli kaj pli ofte la rolon de trampo, kiu en la sesa Essanay-filmo iĝis eĉ la titolheroo, The Tramp (La trampo).

La unuaj sep filmoj por Essanay estiĝis en nur po kvar monatoj. Poste Chaplin provi sendependiĝi kiel filmkreanto, disiĝis de la rapidaj metodoj, kaj uzis pli da tempo por la sekvaj projektoj. La du lastaj el siaj filmoj por Essanay estis publikigitaj nur printempe de la jaro 1916, kiam Chaplin jam subskribis kontrakton ĉe Mutual Films.

La populareco de Chaplin atingis sian unuan klimakson en 1915. Chaplin iĝis (sen iu ajn ricevo de enspezoj) centra punkto de vasta surmerkatiĝo, kiu temis pri Chaplin-pupoj, komiksoj kaj kantoj pri la trampo. La gazeto Motion Picture Magazine diagnozis gravan kazon de Chaplinitis en la tuta Usono.[3] En Francujo furoris la trampo kiel Charlot. Por profiti de la Chaplinitis ecdx post la foriro de Chaplin, Essanay duobligis la longecon de Burlesque on Carmen kun antaŭe ne uzata filmmaterialo. Chaplin vane procecis kontaŭ la publikigo de tiu filmo.

Ĉe Mutual[redakti | redakti fonton]

Chaplin kiel trampo, ĉirkaŭ 1917

La nova kontrakto kun Mutual Films, kiu garantiis al Chaplin semajnan salajron de 10.000 dolaroj kaj aldonan unuopan sumon de 150.000 dolaroj, igis lin la plej bone pagatan aktoron. Lia populareco ne fleksiĝis; kiam li veturis fine de februaro 1916 trajne al Novjorko por subskribi la kontrakton, homamasegoj atendis la alvenon de la stelulo.

Oni pretigis apartan novan studion por Chaplin en Losanĝeleso. Edna Purviance, Leo White kaj Lloyd Bacon sekvis Chaplin de Essanay al Mutual. Roland Totheroh, kiu jam tenis la kameraon ĉe kelkaj Essanay-filmoj, estis dungita de Chaplin. Ĝis 1952 li restis la ĉefa kameraisto de Charlie Chaplin. Kompletigis la teamon Albert Austin kaj la grandega Eric Campbell, kiu rolludis en la plej multaj Mutual-filmoj la malbonulon. Poste aniĝis al la teamo Henry Bergman, kiu akompanis Chaplin kiel aktoro kaj helpanto ĝis sia morto en la jaro 1946.

La kontrakto postulis la produkton de dek du filmoj ene de dekdu monatoj. Fakte nur la unuaj ok filmoj pretiĝis antaŭ la fino de la jaro 1916. Necesis dek monatoj por la lastaj kvar. Kelkaj inter la filmoj de Mutual estas taksitaj nuntempe inter la plej bonaj filmoj de Chaplin.[4] La plej konataj inter la Mutual-filmoj estas Easy Street (Facila strato) kaj la tragikomedio The Immigrant (La enmigrinto). Parolante pri la epoko ĉe Mutual, Chaplin nomis ĝin la plej feliĉa en sia tuta kariero.[5]

Fine de la jaro 1916 necesis proceso por malhelpi la publikigon de la ne-permesata biografio Charlie Chaplin’s Own Story (La propra historio de Charlie Chaplin). Sekve de tio tamen estiĝis kampanjo kontraŭ Chaplin en la brita gazetaro, ĉar paragrafo en la kontrakto kun Mutual Films malpermesis al Chaplin volontiĝi kiel soldato en la unua mondmilito. Aŭguste de la jaro 1917 Chaplin devis klarigi sian patriotismon en la gazetoj.

Samtempe li devis atenti pri multaj imitistoj kaj kopiistoj. Tiel Chaplin procesis en novembro 1917 kontraŭ pluraj filmstudioj, kiuj produktis filmojn kun Chaplin-imitatoroj. La plej fama inter la imitistoj estis Billy West, kiu rolludis en ĉirkaŭ 50 filmoj. Ankaŭ ekskolego de Chaplin (ĉe Karno), Stan Jefferson, la posta Stan Laurel, sursceniĝis kiel Chaplin.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Charlie Chaplin en "The Kid" (1921)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita en: David Robinson: Chaplin. Sein Leben, seine Kunst., p. 114.
  2. David Robinson: Chaplin. Sein Leben, seine Kunst., p. 145.
  3. Charles J. McGuirk: Chaplinitis. Motion Picture Magazine 9, numero 6 (julio/aŭgusto 1915), p. 87.
  4. Ekzemple ĉe Kyp Harness: The Art of Charlie Chaplin: A Film-by-Film Analysis. McFarland, Jefferson 2008, ISBN 978-0-7864-3193-9, S. 58; Jeffrey Vance: Chaplin: Genius of the Cinema. Abrams, New York 2003, ISBN 0-8109-4532-0, S. 56.
  5. Charles Chaplin: My Autobiography. Simon & Schuster, 1964, p. 188.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Charlie Chaplin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»