Charlie Christian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charlie Christian

Charlie Christian (* 29-an de julio 1916 en Dallas, Teksaso; † 2-an de marto 1942 en Novjorko) estis unu el la plej famaj gitaristoj de la ĵazo kaj apartenis al la pioniroj de la ludo sur elektre amplifita gitaro. Lia aparta atingaĵo sur la ĵazgitaro konsistas en la evoluigo de melodilinioj, kiuj orientiĝis je la melodikondukado kaj frazigo de blovinstrumentoj, aparte de la tenorsaksofono. Per sia gitarludo inter alie en ensembloj de bandestro Benny Goodman ekde la fino de la 1930-aj jaroj Christian krome estis vojpreparanto de la ĵazstilo bibopo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Christian devenis de muzikema familio kaj lernis komence la ludon de tenorsaksofono kaj baso de sia patro. Li alkreskis en Oklahomaurbo en mizera nigrula kvartalo, kie li jam frue ekkontaktis kun la teksasa kampara bluso. La gepatroj laboris kiel trumpetisto kaj pianistino por fone muziki je silentfilmoj kaj muzikis hejme kun siaj gefiloj. En ĉi tiu medio Christian jam frue komencis muziki sur memkonstruita gitaro kaj prezenti kun la lerneja bando. Jam dum sia infanaĝo li aŭskultis la bandojn, kiuj ludis en sudokcidenta Usono, ekzemple Blue Devils kaj Twelve Clouds of Joy de Andy Kirk.

Ekde 1934 juna Charlie Christian ludis en pluraj bandoj, ekz. Anna Mae Winburn Orchestra (1937)[1], la orkestro de Alphonse Trent (Al Trent Sextet, 1938)[1] kaj Jeter-Pillars Orchestra en Sankta Luiso, pro kio li rapide konatiĝis. Li estis tiam ankaŭ akompananto de travojaĝantaj muzikistoj kiel Teddy Wilson kaj Art Tatum. Mary Lou Williams rekomendis lin al ĵazagento John Hammond, kiu lin en 1939 irigis al Novjorkon, kie Christian laŭ rekomendo de Hammonds fariĝis membro de la bando de Benny Goodman. Plejofte en pli malgrandaj ensembloj[2] kaj kun kelkaj membroj de la bandego de Count Basie samkiel kun Goodman (klarneto) mem ili surdiskigis serion da pecoj, en kiuj lia elektre amplifita melodiludo plene disfloris. Krom tio Christian sonregistris kune kun la bandego de Goodman la pecon Solo Flight, kiu elstarigis lin kiel soloisto. Christian de komence apogis siajn temojn sur aro da tipaj ripetfrazoj el sudokcidenta Usono; Flying Home, A Smo-o-o-oth One kaj Air Mail Special „estis freŝaj, flamigaj kaj ekscitaj pecoj, kiuj donis al la ĵazmuziko novan vivon.“[3]

Charlie Christian estis – kiel ankaŭ Lester Young – unu el la unuaj en ĵazo, kiuj ludis dum siaj improvizadoj pli longajn melodiliniojn, uzante je tio trisono-aldonaĵojn (precipe naŭton kaj seston) kaj per tio povas validi kiel pioniroj de bibopo – ĵazstilo, kiu populariĝos meze de la 1940-aj jaroj (kvankam Christian mem ne estis decidiĝinta bibopgitaristo). Por siaj muzikaj ideoj Christian trovis en la harlema Minton's Playhouse en societo de muzikistoj kiel Thelonious Monk, Dizzy Gillespie, Kenny ClarkeDon Byas „sekuran bazon. Post kiam li finis sian laboron ĉe Goodman en Pennsylvania Hotel, li rapidis al Minton’s, por spontankoncerti kiel obsedite, ĝis kiam ĉiuj iris hejmen“, tiel Arrigo Pollilo.[4]

Charlie Christian estis krom Eddie Durham (trombono, elektra gitaro, aranĝado)[5] unu el la unuaj, kiuj popularigis la elektre amplifitan gitaron (ĉi-kaze Gibson ES-150, do plenakustika ĵazgitaro kun sonprenilo de unuopa bobeno). Estis Durham, kiu atentigis Christian-on en la jaro 1937 unuafoje sur la elektre amplifita gitaro, pro kio Christian komencis uzi la pli longan finsvingann daŭron de la elektre amplifita tono, por ricevi saksofonecan sonon. Multaj fruaj aŭskultantoj de la unuaj sonregistraĵoj de Christian onidire opiniis la sonon de lia gitaro fakte kiel tiu de tenorsaksofono.[6]

Krom la sudioregistraĵoj kun Goodman estas la elstaraj spontankoncertoj, kiujn en 1941 je Minton’s Playhouse en Novjorko amatoro registris kaj kiuj montras Christian-on je la kulmino de sia povo. Charlie Christian mortis 1942 en la aĝo de 25 jaroj pro ftizo, kiun li ekhavis fine de la 30-aj jaroj kaj pro kiu li ekde 1940 plurfoje estis en malsanulejo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Charlie en la lernejo per sia unua gitaro el cigarokesto amuzigis kaj surprizis nin, li ludis siajn proprajn ripetfrazojn. Sed ĉi tiuj apogiĝis sur rafinitaj akordoj kaj tonsinsekvoj, kiujn Blind Lemon Jefferson neniam konis. Ralph Ellison [7]
Lia gitarstilo estis plene originala. Liaj longaj kaj resonaj frazoj kun unuvoĉa melodikonduko, kies sono estis elektre amplifata kaj plilongigita, baziĝis sur principoj, kiuj estis propraj al la blovinstrumentoj, pli prezize dirite, al la saksofonoj. Ili distingiĝis pro tio ege de la facilaj unuopaj frazoj de la pioniroj de la ĵazgitaro ekz. Lonnie JohnsonEddie Lang. Se spirita patro por Charlie Christian devas esti trovata, li devas do esti serĉata inter la saksofonistoj, kaj verŝajne li estus videnda en Lester Young. Arrigo Polillo [4]
Dum mia tuta kariero mi renkontiĝis kun nur malmultaj geniuloj, homoj kiel Lester Young, Teddy Wilson, Louis ArmstrongColeman Hawkins. Tio vere ne estas multaj. Sed Charlie evidente apartenis al tiuj. Li elprenis el sia instrumento ion absolute novan. Kiel Lester dum siaj plej bonaj tagoj li ludis unu koruson post la alia kaj elpensis kaj evoluigis je ĉiu nova koruso ideojn, kiuj estis pli originalaj ol liaj antaŭaj. John Hammond [8]

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

La elektromagneta sonprenilo de la instrumento ludita de Christian, la en 1936 enkondukita Gibson ES-150, nomiĝas en fakulaj rondoj pro sia karakteriza konstruformo nun „Charlie-Christian-Pickup“.[9]

Selekta diskografio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arrigo Pollilo: Jazz – Geschichte und Persönlichkeiten (germanlingva). München, Piper, 1987
  • Maurice Summerfield: The Jazz Guitar – Its evolution and its players (anglalingva). Ashley Mark Publishing 1978. ISBN 0-9506224-1-9
  • Gitarre & Bass – Das Musiker-Fachmagazin, Heft 12/2004: Artikel „Charlie Christian und die Gibson ES-150“, S. 76 ff. MM-Musik-Media-Verlag, Ulm.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Summerfield: The Jazz Guitar, S. 73
  2. Christian ne ludis en la bandego de Goodman, partoprenis nur kelkajn sonregistro-kunsidojn.
  3. Pollilo, p. 464; Pollilo daŭrigas, ke Lionel Hampton kaj Benny Goodman gajnis multan per ĉi tiuj titoloj, kiujn ili atribuis al si, sed ili ne estis la ununuraj, kiuj pretendis por si la temojn inventitajn de Christian.
  4. 4,0 4,1 Polillo, p. 465
  5. Polillo klarigas, ke la meriton, esti enkondukinta la elekran gitaron en la ĵazon, havas Eddie Durham; Christian tamen estis ĉiukaze tiu, kiu inventis novan manieron de la gitarludo, altigis ĉi tiun instrumenton al soloinstrumento kaj kreis la kondiĉojn por la revolucio de la bibopo; komp. Polillo, p. 461
  6. Summerfield: The Jazz Guitar, S. 15
  7. Ralph Ellison renkontiĝis kun Christian junaĝe, cit. laŭ Polillo, p. 461
  8. cit. laŭ Polillo, p. 463
  9. Gitarre & Bass 12/2004, p. 78