Charlie Hebdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charlie Hebdo (franca prononco: [ʃaʁli ɛbdo] ŝarli ebdo) estas polemika kaj satira franca gazeto.

La politika direkto de la eldonaĵo estas ekstreme maldekstra, kontraŭreligia, ne timante eĉ blasfemon. La gazeto ofte (2014) karikaturas islamajn ekstremistojn kaj ne timas bildigi la islaman profeton Mohamedo, kio estas granda ofendo, blasfemo en okuloj de la islam-kredantoj. La kritikado de kristanismo estas pli malofta, dum kritiko de judaismo estas evitata por eviti akuzon je anti-semitismo (eĉ la kunlaborinto Siné estis forlasita en 2008 pro onidira anti-semitismo. Siné venkis en la jura proceso 2010 kontraŭ Charlie Hebdo.)

Ĝi praktikas fojfoje esploradon per publikigo de raportaĵoj eksterlande aŭ pri temoj kiel la sektoj, la sporto, la ĉasado, ktp. Charlie Hebdo konservis sian maldekstre orientitan reputacion. Tamen, kvankam ĝi volonte skoldas la dekstrajn partiojn, ĝi ne estas tute komplezema kun la maldekstraj partioj, ĉu ili estas en la registaro aŭ ne. Ĝi estas antaŭ ĉio ajn unue respublikana gazeto, kiu praktikas esprimliberecon en sia propra sino: ne maloftas ke kronikistoj pli malpli malakordiĝas, ekzemple okaze de la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio.

La ĉefredaktoro estis Philippe Val de 1992 ĝis 2009 kaj Stéphane Charbonnier (alinome Charb) de 2009 ĝis 2015.

La nomparto Hebdo deriviĝas de la franca vorto hebdomadaire = "ĉiusemajna (gazeto)".

Pafado de la 7-a de januaro 2015

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.

La 7-an de januaro 2015, almenaŭ du nigre vestitaj homoj profitas el la trapaso de poŝtisto por eniri la sidejon de la pariza gazeto Charlie Hebdo kaj ekpafas per aŭtomata armilo[1], mortigante 12 homojn el kiuj 2 policanoj, kaj serioze vundante almenaŭ 3 homojn laŭ la prokuroro de Parizo[2].

Referencoj

  1. Charlie Hebdo victime d'une attaque à l'arme automatique, 20minutes.fr, consulté le 7 janvier 2015
  2. Fusillade au siège de Charlie-Hebdo : dix morts, selon le parquet. Europe1.fr (januaro 2015). Alirita 7 januaro 2015..

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj