Charlie Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charlie Parker
Charlie Parker, kun Tommy Potter, Miles Davis, kaj Max Roach
Charlie Parker, kun Tommy Potter, Miles Davis, kaj Max Roach
Bazaj informoj
Naskonomo PARKER Charles Christopher Charlie
Alie nomata Bird, Yardbird,
Zoizeau (en Francio)
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1920
Flago de Usono Kansaso, Usono
Morto 12-an de marto 1955
Flago de Usono Novjorko Usono
Ĝenroj Ĵazo, Bebopo
Profesio saksofonisto, komponisto
Instrumentoj saksofono
Aktivaj jaroj 1937 - 1955
Eldoninto Savoy, Dial, Verve
Retejo www.charlieparker
Signifa instrumento
Buescher, Conn, King kaj Grafton-saksofono aldosaksofono
v  d  r
Information icon.svg

PARKER Charles Christopher Charlie "Bird" aŭ "Yardbird" [parker ĉarl' kristofer ĉarli "berd" "jarberd"] (Kansas City (Kansaso) 1920-08-29, Nov-Jorko 1955-03-12).

Parker pasigis sian junaĝon en Kansas City (Misurio) – alia urbo ol lia samnoma naskiĝloko. Frue li pasiiĝis pri ĵazo. Dek-sep-jara li ludis en la orkestro de Jay McShann [ĵej makŝan], kun kiu li registris siajn unuajn solojn dum 1941. La saman jaron li estis en Nov-Jorko, kie li renkontis, dum jazimprovizadoj, Thelonious Monk [selonius monk] (pianisto) kaj Kenny Clarke [keni klark] (drumisto). Dum 1943, li muzikis kun Dizzy Gillespie [didzi gilespi] (trumpetisto) en la orkestroj de Earl Hines [erl ijns] kaj de Billy Eckstine [bili ekstin]. Tiuj kvar geniaj muzikistoj (Parker, Gillespie, Monk kaj Clarke) kreis novan ĵazstilon: la bopon.

Kun Dizzy, li formis jazkvinteton (1944-1945). Pro deprimo, oni enhospitaligis Parker en Camarillo-n [kamarijo]. Resanigita, li formis, dum 1947, jazkvinteton kun Duke Jordan [duk ĵordan] (p), Tommy Porter [tomi porter] (b), Max Roach [maks roĉ] (dm) kaj Miles Davis [mijls devis] (tp). Poste, lia kariero estis fuŝata pro alkoholo kaj tokso. Charlie Parker estis pioniro kaj grava solisto de la bopo, revolucio kiu transformis la ĵazon ekde 1945. La dura sonkoloro sen vibrato, granda libereco pri la ritmo, granda lertmoveco kaj aŭdacaj harmonioj sen forgesi la bluson, faris Bird-n tute aparta muzikisto, precipe en la kvardekaj jaroj.

Jen kelkaj el liaj ĉefverkoj: Scrapple From The Apple, Parker's Mood, Billie's Bounce, Now's The Time, Relaxing At The Camarillo, Ornithology…

Lia vivo inspiris Clint Eastwood [klint istud] por lia filmo "Bird" en 1988.