Charlie and the Chocolate Factory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charlie and the Chocolate Factory (Karlo kaj la Ĉokoladofabriko) estas usona filmo de Tim Burton, aperinta en 2005.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Charlie Bucket estas tre malriĉa knabeto, kiu vivas kun la gepatroj kaj la kvar geavoj en ligna dometo. Li ŝatas ĉokoladon kaj loĝas apud la ĉokolado-fabriko de Sinjoro Willy Wonka, la plej granda ĉokoladisto el la tuta mondo. Ĉar la familio de Charlie estas malriĉa, li ricevas ĉokoladon nur unu tagon po jare, tiun de sia naskiĝ-datreveno. Ĉi-jare la ĉokoladisto anoncas al la tuta mondo, ke iun tagon, esceptokaze, li malfermos la pordojn de sia fabriko al kvin infanoj.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

  • La filmado komenciĝis la 21-an de junio 2004 kaj finiĝis en oktobro samjare, kaj disvolviĝis en Buford (Usono), High Wycombe (Fabriko de pneŭmatikoj), Londono kaj la studioj Pinewood (Britio), ankaŭ en Gengenbach (Germanio).
  • La dekoroj uzitaj por la filmo entute postulis la 7 platformojn de studioj Pinewood. La rivero el ĉokolado kaj ties akvofalo estis plenigitaj de 120,000 litroj da miksaĵo produktita de Nestlé.
  • En la filmo, Tim Burton substrekas la psikologion de Willy Wonka kaj interalie insistas pri la traŭmato kaŭzita de sia patro, dentisto, al la juna Willy. La patro de Johnny Depp ankaŭ estis dentisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]