Charlize Theron
Charlize Theron | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Theron dum Meteor Music Awards en Irlando en 2008
| |||||
Persona informo | |||||
Charlize Theron | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1975 en Ŝablono:Flagicon Benoni, Sud-Afriko | ||||
Lingvoj | afrikansa • angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Afriko • Usono vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Stephan Jenkins (1998-2001) Stuart Townsend (2001-) | ||||
Amkunulo | Stuart Townsend • Sean Penn vd | ||||
Infanoj | Jackson Theron • August Theron vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • modelo • filmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1995 - nuntempo | ||||
| |||||
En TTT | www.charlizetheron.com | ||||
Aktorado | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktorino 2003 Monster | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charlize THERON (7-an de aŭgusto 1975, Benoni, Sud-Afriko) estas Oskar-premiita (2004) sudafrika aktorino. Ŝia gepatra lingvo estas la afrikansa, sed ŝi parolas ankaŭ sen akcento angle.
Ŝi estas sola infano de siaj gepatroj kaj 15-jaraĝa estis okulatestanto, kiam ŝia patrino mortpafis sian edzon, kiu en alkohola influo ekatakis ŝin. Oni ne akuzis la patrinon.
Kariero
Kiel 16-jaraĝa, ŝi venkis en loka beleca konkuro kaj veturis al Milano pro modela kontrakto. Fine de la kontrakta termino ŝi laboris en Novjorko kaj decidis resti tie. Ŝi studis baleton, sed pro genua traŭmato ŝi decidis forlasi la urbon kaj veturis al Los-Anĝeleso.
Ok monatojn post sia alveno, ŝi ricevis la unuan senvoĉan rolon kaj aperis en videofilmo. Ekde tiam ŝi aperis en pli kaj pli gravaj holivudaj filmoj, kiel ekzemple The Cider House Rules (La regularo de la cidrejo).
Ŝi aperis en majo de 1999 sur paĝoj de la usona revuo Playboy. Ŝi akiris Oskar-premion en 2004 kaj estis ekde 2004 reklamvango de Christian Dior.