Charlotta Garrigue-Masaryková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlotta Garrigue-Masaryková
Persona informo
Charlotte Garrigue-Masaryková
Naskonomo Charlotte Garrigue
Naskiĝo 20-an de novembro 1850
en Brooklyn, Novjorko, Usono Usono
Morto 13-an de majo 1923
en proksime de Prago, Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejo de Lány vd
Religio Unitariismo • Evangelical Church in Austria (1781-1918) vd
Lingvoj germanaanglaĉeĥa vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Ĉeĥa Partio Socialdemokratia vd
Memorigilo Charlotta Garrigue-Masaryková
Familio
Patro Rudolph Garrigue vd
Patrino Charlotte Lydia Whiting vd
Edz(in)o Tomáš Garrigue Masaryk
Infanoj filinoj: Alice Masaryková • Eleanora Masaryková • Hana Masaryková • Olga Masaryková
filoj: Herbert Masaryk • Jan Masaryk
Parencoj Henry Jacques Garrigues • William Duntzfelt vd
Profesio
Okupo pianistotradukistopublikigisto vd
Aktiva en Prago vd
1-a Unua damo de Ĉeĥoslovakio
Antaŭulo neniu, funkcio establita
Sekvanto Hana Benešová
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charlotte GARRIGUE MASARYKOVÁ – ankaŭ Charlotte Masaryková, "Charlie" Masaryková, Charlotte Garrigue Masaryk, eĉ sole Charlotte Garrigue, Charlotte Masaryk – (naskiĝis la 20-an de novembro 1850, mortis la 13-an de majo 1923) estis edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovakia prezidento.

Charlotte Garrigue per la patro devenis el malnova sudfranca hugenota familio, kiu en la tempo de ilia persekuto foriris al Danio, de kie venis ŝia patro. Per la patrino ŝi estis el ĉikaga familio Whiting, kies prapatroj estis inter la unuaj eŭropaj almigrintoj kiuj albordiĝis en ŝipo Mayflower.

Same kiel ŝiaj gepatroj ŝi estis unitariisto. En aŭstria-hungaria Bohemio, la geedzoj Masaryk transpaŝis al oficiale permesita reformita evangelia eklezio (Charlotta Masaryková pli poste eliĝis el ĝi). Admiro de Masaryk al unitariismo kontribuis al lia subteno de estiĝo de ĉeĥa unitariismo en la 20-aj jaroj.

El iliaj ses infanoj, kvar ĝisvivis plenkreskecon. En Vieno, en majo de 1879 Charlotta naskis filinon Alice, unu jaron post tio filon Herbert, en 1886 la duan filon Jan, kiu kiel unusola naskiĝis en Prago. En la jaro 1890 ŝi naskis la duan filinon Eleanora, kiu mortis en kvar monatoj, en 1891 ŝi naskis la trian filinon Olga. La lasta el la infanoj, la kvara filino Hana mortis baldaŭ post la naskiĝo.

La vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Brooklyn en la jaro 1850 kiel filino de riĉa usona komercisto, kunposedanto de asekurejo, tria plej aĝa el 11 infanoj de Rudolph kaj Charlotta Garrigue (ili havis 8 filinojn kaj 3 filojn), ili vivis en Bronkso.

Leipzig, Bronkso, Vieno, Prago[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1877 en Leipzig, vizitante ĉe amikino el sia studado en leipziga konservatorio je interŝanĝo de la 60-aj jaroj kaj 70-aj jaroj, ŝi unuafoje renkontiĝis kun Tomáš (Thomas) Masaryk, sia estonta edzo, kiu restadis tie doktoriĝinte en viena universitato. Baldaŭ post gefianĉiĝo ili fermis civilan kaj unitariisman geedziĝon la 15-an de marto 1878 ĉe la familio de Charlotta en Usono. La novgeedzoj komune forveturis al Vieno, kie Charlotta Masaryková komencis lerni la ĉeĥan. En 1881 ili transloĝiĝis en Pragon, kie Masaryk ricevis postenon de profesoro en ĉeĥa universitato en Prago.

Charlotta karakterize agadis en virina movado. Ekde 1882 unue en Usona klubo de damoj de Vojta Náprstek, pli poste en aliaj. Ŝi subtenis evoluon de instruiteco de ĉeĥaj virinoj.

Ŝi kontribuis en usonajn ĵurnalojn, ŝi partoprenis kulturan kaj precipe muzikan vivojn, ŝi malkovris muzikon de Bedřich Smetana kaj publikis por lia subteno vicon da artikoloj.

La Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiam estis eksplodinta la Unua Mondmilito, Masaryk kun filino Olga foriris la 18-an de decembro 1914 en rifuĝejon, en malĉeesto poste Masaryk estis kondamnita al morto pro grandperfido. Charlotta Masaryková restis kun tri infanoj en la aŭstria-hungara Prago kaj baldaŭ ŝi fariĝis objekto de polica inspekto kaj politika premo. Filino Alice estis la 28-an de oktobro 1915 arestita kaj ok monatojn malliberigata en Vieno (la patrino estis pro malsano savita - el tiu tempo devenas ankaŭ iliaj, pli poste famaj libroforme eldonitaj leteroj), filo Jan soldatiĝis en armeo, filo Herbert mortis en la jaro 1915 je tifo, per kiu li kontaĝis laborante en fuĝintejo en Galicio.

Fine de la milito Charlotta Masaryková suferis pro kora malforteco kaj pro depresioj, ŝi estis hospitaligita en sanatorio en Veleslavín, en majo de 1918 ŝi estis ankaŭ senigita de jura memstareco (evidente pro ŝirmo kontraŭ plua persekutado far de ĉeĥaj kaj aŭstriaj oficejoj).[1] El la sanatorio elprenis ŝin Masaryk post sia postmilita reveno la 20-an kaj la 21-an de decembro 1918.

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

En 1918 disfalis la granda imperio Aŭstrio-Hungario, kaj el ĝiaj partoj estiĝis pluraj regnoj – inter ili la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio, kies agnoskita prezidanto fariĝis Tomáš Garrigue Masaryk. La mondo tuj ŝanĝiĝis. El ankoraŭ antaŭ nelongaj parioj, de kiuj la konforma socio dum la milito deflankiĝis, fariĝis alte estimata unua familio, meze de la socio kaj de la nova ŝtato. Geedzoj Masaryk transloĝiĝis en la Pragan Burgon, ili restadis en Lány.

Charlotta Masaryková proklamis kaj realigis tion, ke en la unua konstitucio de Ĉeĥoslovakio el la jaro 1920 estu virinoj en ĉiuj terenoj samnivelaj kun viroj. Sed ŝi ne plu plene resaniĝis, kun ŝia daŭriganta malsano la reprezentativan rolon de la unua damo transprenus filino Alice. En septembro de 1922 trafis Charlotton Masaryková grava atako de kora malforteco, la 1-an de majo 1923 cerba apopleksio kaj kun ĝi ankaŭ parta paralizo. Ŝi mortis la 13-an de majo 1923 frumatene en somerrestadejo apud Prago.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Mi ne estus sukcesinta sen ŝi la sencon de la vivo kaj mian politikan taskon." (TGM)
  • "Usonanino fariĝis ĉeĥino, more kaj politike. Ŝi kredis en geniulojn de nia nacio helpante min en miaj bataloj politikaj kaj en la tuta politika agado. Nur tiam, dum la milito, malantaŭ la limoj, mi devis labori sen ŝi, sed mi sciis, ke mi agas en konsento kun ŝi. Estadis entute momentoj, kiam mi - malproksima de ŝi - rekte sentis je longa distanco paralelecon de nia pensado. Mi ne pensas, ke tio estas telepatio, sed paralela pensado kaj sentado de homoj, kiuj en ĉio konsentas kaj rigardas la mondon. Virino - tio estis ŝia konvinko - ne vivas sole por viro kaj viro ne vivas sole por virino: ambaŭ devas serĉi diajn leĝojn realigante ilin." (TGM)
  • "La familio - tio estis burgo. Mia edzino estis en Prago fremda, dekomence ŝi ne parolis ĉeĥe. Tio estis virino tre talentema, al kiu mi dankas por multo... Jam dekomence ŝi havis ekvilibron, kiun mi devis nur tre malfacile konkeri. Ŝi estis mirinde talentema - matematiko, ŝakludo, muziko, literaturo. Samtempe ŝi estis tre pia, unitariistino. Ŝi havis grandan influon je la infanoj. Ŝi estis per tio plej bona, per kio povas esti virino al viro en la familio." (TGM)

Unusola monumento de Charlotta Garrigue-Masaryková[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Hutisko-Solanec troviĝas unusola monumento de Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio. La monumenton konstruis en la jaro 1926 gvidanta instruisto C. Mach kun siaj lernantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Preclík, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 5 - 33, 36 - 39, 41 - 42, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.