Charlotte Despard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charlotte DESPARD (naskonomo Charlotte French) (15-a junio 1844 - 10-a novembro 1939) estis brita virinbalotrajtisto kiu estis aktiva en Londono kaj Irlando. En Irlando, la naskoloko de ŝia patro, ŝi ankaŭ apogis memstariĝan movadon.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

En 1844, Charlotte French naskiĝis en Ripple, en Kent, Britio, filino de irlanda mararmea fregatkapitano William French. En 1854, ŝia patro mortinta kaj ŝia patrino malliberigita en frenezulejo, ŝi estis sendita al Londono por loĝi kun parencoj.

Charlotte edziniĝis kun Maximilian Carden Despard, angla-irlanda komercisto, la 20-a decembro 1870. Ŝi verkis plurajn romantikajn romanojn, el kiu la unua estis Chaste as Ice, Pure as Snow (Ĉasta kiel glacio, pura kiel neĝo) en 1874.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam mortis ŝia edzo en 1890, Despard interesiĝis pri malriĉuloj kaj virinrajtoj, kaj komencis ŝian bonfaran kaj politikan karieron. Ŝi lasis ŝian luksan hejmon en Esher, Surrey por loĝi en Wandsworth, Londono, meze inter la malriĉuloj kiujn ŝi volis helpi. Ŝi establis sanigejon, organizis klubojn por junuloj kaj laboristoj, kaj supkuirejon por lokaj senlaboruloj. Semajne, ŝi loĝis super unu el ŝiaj bonfarvendejoj. Ekde tiam, ŝi ankaŭ prozelitiĝis al romkatolikismo.

En 1894, Despard estis elektita Poor Law Guardian (Kuratoro laŭ leĝoj pri malriĉuloj) en Lambeth. Ŝi sukcesis tie, kaj interesiĝis pri kampanjo por reformi la leĝojn pri malriĉuloj. Ŝi aliĝis la Social Democratic Federation (Socia demokratia federacio) kaj poste la Independant Labour Party (Partio de sendependa laboristaro aŭ ILP). Ŝi amikiĝis kun George Lansbury, Keir Hardie kaj Margaret Bondfield.

Despard ankaŭ aliĝis al la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj aŭ NUWSS) kaj poste, en 1906, al la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj aŭ WSPU). Kiel WSPU-membro kaj sufrageto, Despard aktive protestis pri virinbalotrajto. Ŝi estis arestita en 1906 kun Mary Gawthorpe ĉe la brita parlamentejo, la House of Commons. En 1907 ŝi estis dufoje malliberigita pro ŝia WSPU aktivado.

En 1907, pro la aŭtokrateco de Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst, Despard kaj sep dek aliaj forlasis la union WSPU kaj fondis la Women's Freedom League (Virina ligo por libereco aŭ WFL). Kune kun Teresa Billington-Greig, Despard aperigis la ligan ĵurnalon The Vote (La balotrajto). La ligo estis, kiel la WSPU, militema organizaĵo kiu volonte rompis leĝojn - sed, malkiel la WSPU, neniam uzis perfortemajn taktikojn. En 1909, Depard estis renkontinta kun Mahatmo Gandhio kaj estis influita de liaj ideoj pri senperforta civila malobeo. Ŝi urĝis la WFL-membrojn ne pagi impostojn, kaj malhelpi la 1911-an popolnombron.

Kiam komenciĝis la unua mondmilito la pacista Despard ne subtenis ĝin, kaj diris ke la registaro ne sufiĉe faris por finigi la militon. Ŝi apogis la kampanjon de la Women's Peace Council (Virina konsilio de paco). Kiam virinoj gajnis balotrajton en 1918, Depard kandidatis kiel laboristara kandidato en Battersea, sed ŝi malsukcesis (kun 33 % de la voĉdonoj), verŝajne pro ŝia pacismo.

Despard forpasis multe da tempo en Irlando, la hejmlando de ŝia patro. En 1908 ŝi estis kuniginta kun Hanna Sheehy Skeffington kaj Margaret Cousins por fondi la Irish Women's Franchise League (Virinbalotrajista ligo de Irlando). Post la mondmilito, ŝi transloĝiĝis al Dublino.

Ŝi ĉiam apogis memstariĝon de Irlando, kvankam kaj samtempe kiel ŝia frato Generalo John French, kiel brita Lord-Lieutenant de Irlando, batalis kontraŭ la irlandaj ribeluloj. Despard kaj Maud Gonne travojaĝis la landon en 1920, kun aliaj laboristaraj partiistoj, kaj kolektis indikaĵojn pri krimegoj de policistoj kaj soldatoj en Cork kaj Kerry. Despard kaj Gonne ankaŭ establis la Women's Prisoners' Defence League (Virina ligo por defendi malliberigituloj), kaj mem estis malliberigita de la brita registaro. Ŝi poste aliĝis al la kampanjo de Sinn Féin por unuiĝinta Irlando.

En 1930, aĝante 86 jarojn, Despard travojaĝis en Sovetunion kun Hanna Sheehy Skeffington. Imponita, ŝi aliĝis al la Komunista Partio de Granda Britio kaj fariĝis sekretario de la organizaĵo Friends of Soviet Russia (Amikoj de Sovetunio).

Charlotte Despard mortis la 10-a novembro 1939, post falo en ŝia domo en Belfast, kaj estis entombigita en Dublino.

Fontoj[redakti | redakti fonton]