Charlotte Irwin Kohrs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charlotte Irwin KOHRS (naskiĝis 1910; mortis la 31-an de julio, 2002) estis usona esperantistino kaj fondinto de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo kaj ĝia multjara direktoro.

Ŝi verkis "malgrandajn librojn" por infanoj, komponis konversaciajn kantojn por lernantoj, redaktis, eldonis, distribuis tra la mondo novaĵleterojn. Ŝi estis Honora Membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.