Charlotte Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charlotte STUART, dukino de Albany[1] (n. la 29-an de oktobro 1753 - m. la 17-an de novembro 1789) estis la nelegitima filino de la jakobita pretendanta princo Charles Edward Stuart (kromnomita Bonnie Prince Charlie aŭ la Juna Pretendanto) kaj la sola el liaj infanoj, kiu ne mortis fruaĝe. Ŝia patrino estis Clementina Walkinshaw, kiu restis la amantino de la princo ekde 1752 ĝis 1760. Post pluraj jaroj da mistraktadoj, Clementina forlasis la princon kaj forprenis Charlotte kune kun si. Charlotte pasis la plej grandan parton de sia vivo en francaj monaĥinejoj, neglektita de sia patro, kiu ĉiam rifuzadis fari iun ajn demarŝon por ŝi. Ĉar ŝi ne povis edziniĝi, ŝi samkiel sia patrino fariĝis amantino kun nelegitimaj gefiloj, elektante la ĉefepiskopon de Bordozo kiel sia amanto kaj protektanto. Ŝi finfine reamikiĝis kun sia patro en 1784, kiam li legitimigis ŝin kaj donis al ŝi la prestiĝan titolon "dukino de Albany"[1]. Ŝi lasis siajn proprajn infanojn al sia patrino, kaj fariĝis la flegantino kaj akompanatino de sia patro dum la lastaj jaroj de lia vivo, antaŭ ol morti nur du jarojn poste. Ŝiaj tri infanoj estis edukitaj sekrete kaj anonime. Tamen, kiel la solaj nepoj de la pretendanto, ili fariĝis interesaj kuriozaĵoj por la jakobita movado, kiam oni malkovris ilian idaron en la 20-a jarcento.

Reĝa parencaro[redakti | redakti fonton]

Clementina Walkinshaw, la mistraktita patrino de Charlotte. (ĉ. 1760)

Charlotte Stuart naskiĝis la 29-an de oktobro 1753 en Lieĝo el Charles Edward Stuart kaj el lia amantino Clementina Walkinshaw, kiun li renkontis en Skotlando dum la jakobita ribelo de 1745. Charles alvenis al Skotlando el Francio por provi reakiri perforte la tronojn de Anglio, Skotlando kaj Irlando, kiuj estis perditaj de sia avo Jakobo la 2-a de Anglio en 1689. Clementina (1720-1802) estis la plej juna el la dek filinoj de John Walkinshaw el Barrowhill (1671-1731)[2]. La familio Walkinshaw posedis la terenojn de Barrowfield kaj Camlachie, kaj la patro de Clementina estis riĉa kaj bonhava komercisto de Glasgovo, kiu interalie fondis la teksistan vilaĝon Calton[3]. Li, tamen, ankaŭ estis anglikana jakobito, kiu batalis por la patro de la princo Charles Edward Stuart dum la ribelo de 1715 kaj estis kaptita okaze de la batalo de Sheriffmuir, antaŭ ol forsavi sin el la kastelo de Stirling kaj fuĝi al Eŭropo[3]. Li estis pardonita de la brita registaro en 1717 kaj povis do reveni al Glasgovo. Post tio naskiĝis lia plej juna filino Clementina, verŝajne en Camlachie. Sed Clementina estis plejparte edukita en kontinenta Eŭropo, kaj poste konvertiĝis al romkatolikismo[3]. En 1746, ŝi estis vivanta en la domo de sia onklo Sir Hugh Paterson en Bannockburn, proksime al Stirling[4]. La princo vizitis Sir Paterson komence de januaro 1746, okaze de kio li por la unua fojo renkontis Clementina. Li revenis pliposte dum la sama monato por ricevi ŝian flegadon, onidire pro kataro. Ĉar Clementina tiam vivis sub la protektado de sia onklo, ŝi verŝajne ankoraŭ ne estis la amantino de la princo[5].

Post la katastrofa malvenko spertita de la princo dum la batalo de Culloden en aprilo 1746, Charles fuĝis el Skotlando al Francio. Dum la sekvaj jaroj, li kaŭzis skandalon pro amrilato kun sia dudekdujara kuzino Louise de Mountbazon : ŝi estis la edzino de unu el liaj plej karaj amikoj, kaj la princo forkuris el la geedzoj kiam gravediĝis Louise. Charles tiam spertis alian amrilaton kun la princino de Talmont, kiu tiam estis proksimume kvardekjara[6]. En 1752 lernis la princo, ke Clementina restadis en Dunkirko kaj havis financajn problemojn. Li sendis al ŝi 50 luidorojn kiel helpmono, kaj sekve sendis sian serviston Sir Henry Goring por konvinki ŝin, ke ŝi venu al Gento kaj fariĝu lia amantino. Goring priskribis Clementina kiel "malbona virino" kaj plendis, ke li estis uzita "ne pli bone ol parigisto" : li iom poste demisiis el sia posteno ĉe la princo[7]. Clementina kunvivis kun Charles ekde novembro 1752, kaj restis lia amantino dum la sekvaj ok jaroj. La paro transloĝiĝis al Lieĝo, kie naskiĝis ilia nura infano Charlotte la 29-an de oktobro 1753[8]. Charlotte estis baptita laŭ la romkatolika kredo en la preĝejo Sainte-Marie-des-Fonts.

Apartigo disde ŝia patro (1760-1783)[redakti | redakti fonton]

La kardinalo Henry Stuart, onklo de Charlotte.Portreto fare de Anton Raphael Mengs, 1756.
Muzeo Fabre, Montpeliero.

La rilato inter la princo kaj lia amantino rapide montriĝis katastrofa. Kiam ili ekis vivi kunkune, Charles jam estis senrevigita, kolerema alkoholulo. Li poste fariĝis violenta kaj sensence ĵaluza pri Clementina[6], traktante ŝin kiel "subiĝema, vipenda aĵo"[9]. Okaze de vojaĝo al Parizo, la leŭtenantoj de la princo raportis pri la aĉaj, publikaj kvereloj de la paro, kaj cetere rimarkis, ke la alkoholismo kaj la ekscesa konduto de la princo ege difektis lian reputacion[9]. En 1760, la paro estis loĝanta en Bazelo, sed Clementina ne plu kapablis elteni lian trinkemecon kaj tian nomadan vivmanieron. Ŝi kontaktis la fervore katolikan patron de Charles, James Stuart (kromnomita la Maljuna Pretendanto) kaj petis al li, ke ŝi retiriĝu al monaĥinejo kaj ke Charlotte ricevu katolikan edukadon[10] (en 1750, okaze de anonima vizito al Londono, Charles malkonfesis katolikismon kaj konvertiĝis al anglikanismo[6]). James akceptis doni al ŝi 10 000 francajn puntojn ĉiujare. Ekzistas eĉ indicoj, laŭ kiuj li eble helpis Clementina eskapi el la atentema prigardo de Charles en julio 1760, kune kun la sepjara Charlotte, ĝis monaĥinejo en Parizo. Clementina lasis leteron por Charles, esprimante sian sindonemon por li sed plendante, ke ŝi devis fuĝi pro timo por sia propra sekureco. Charles furioziĝis pro tio kaj disdonis priskribaĵojn de la du fuĝantoj tra la tuta lando, sed sensukcese[11].

Restado en Francio[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvaj dekdu jaroj, Clementina kaj Charlotte pluvivis en variaj francaj monaĥinejoj, danke al ĉiujara pensio da 10 000 puntoj sendita de James Stuart. Charles neniam pardonis la fuĝon de Clementina, ĉar tio senigis lin je lia infano : li konstante kaj obstine rifuzis pagi iun ajn por subteni ilin. James mortis la 1-an de januaro 1766, sed Charles (ekde tiam rigardante sin kiel Karlo la 3-a de Britio) denove rifuzis zorgi pri la patrino kaj ŝia infano. Tio devigis Clementina, kiu tiam kromnomis sin "grafino Alberstroff", peti la helpon de la frato de Charles, la kardinalo Henry Stuart. Henry donis al ŝi 5 000 puntojn ĉiujare sed kompense kondiĉis deklaron skribitan de Clementina, en kiu ŝi agnoskis, ke ŝi neniam estis la edzino de Charles - tiun deklaron ŝi poste provis nuligi[12]. Pro tiu malpli granda sumo, ili devis trovi malpli multekostajn loĝejojn en la monaĥinejo Notre-Dame de Meaux-en-Brie[13].

La princino Louise de Stolberg-Gedern, la edzino de Charles, estis nur pli aĝa je kelkaj monatoj ol lia filino.

En 1772, la tiam 51-jara princo edziĝis kun la 19-jara princino Louise de Stolberg-Gedern, kiu estis nur pli aĝa je unu jaro ol Charlotte. Charlotte samtempe suferis pro malriĉeco, kaj plusendis leterojn al sia patro dum iom da tempo. En siaj leteroj ŝi malfiere petegis, ke lia patro legitimigu ŝin, donu al ŝi helpmonon kaj forkonduku ŝin ĉe li al Romo (antaŭ la ebla naskiĝo de vira heredanto). Charles estis tiam loĝanta en la palaco Muti, kiu estis la loĝejo de multaj ekzilitaj Stuartoj. En aprilo 1772, Charlotte redaktis kortuŝan kaj plendeman leteron al "mia Aŭgusta Paĉjo". Ĝi estis sendita danke al la estro de la Skota Kolegio en Romo. Charles plidolĉiĝis por la unua fojo, kaj proponis alkonduki Charlotte al Romo, sed nur kondiĉe, ke ŝi venu sole kaj lasu sian patrinon en Francio. Tion rifuzis Charlotte pro lojaleco al sia patrino. Charles furioziĝis, kaj ĉesis kontakti Charlotte[14].

Amantino de ĉefepiskopo[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 1772, Clementina kaj Charlotte tute neatendite alvenis al Romo por petegi la helpon de Charles, despli ke tia multekosta vojaĝo plu malriĉigis Clementina. Sed la princo kondutis kolereme kaj rifuzis eĉ vidi ilin, kio devigis la du virinojn reveni al Francio, el kie Charlotte denove redaktis petleterojn[15]. Tri jarojn poste, Charlotte iĝis 22-jara kaj jam eksuferis de malbona sano : ŝi verŝajne havis hepatmalsanon tre kutiman inter la Stuartoj. Ŝi komprenis, ke ŝi nepre devis edziniĝi kiel eble plej rapide. Sed Charles firme malakceptis, ke ŝi edziniĝu aŭ eĉ fariĝu monaĥino. Charlotte povis nur atendi pli bonan humuron de sia patro[16].

Sen legitimeco kaj sen permeso, Charlotte jure ne kapablis edziniĝi. Ŝi tial ekserĉis potencan protektanton kaj prizorganton. Ŝi fariĝis la amantino de Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan, la ĉefepiskopo de Bordozo kaj de Cambrai, verŝajne kaŝante tion al sia patro. Ankaŭ Ferdinand de Rohan, rilatita persange al la Stuartoj sed ankaŭ al la Burbonoj[17], ne rajtis edziĝi, ĉar li kiel la pli juna filo de nobela familio devis fariĝi kleriko. El la rilato naskiĝis tri infanoj : du filinoj, Marie-Victoire kaj Charlotte, kaj laste unu filo, Charles Edward. La ekzisto de ŝiaj infanoj restis sekreta, kaj plejparte nekonata ĝis la 20-a jarcento. Kiam Charlotte finfine decidis forlasi Francion por vivi en Florenco, ŝi estis ankoraŭ resaniĝanta el la nasko de sia filo[18]. Ŝi konfidis siajn infanojn al sia patrino : krom Charlotte kaj ŝia patrino, ŝajne tre malmultaj homoj - kaj certe ne ŝia patro - tiam sciis pri la infanoj.

Reamikiĝo[redakti | redakti fonton]

Charlotte Stuart, denove fare de Hugh Douglas Hamilton.

Nur kiam ĉesiĝis lia seninfana edziĝo kun Louise kaj kiam Charles iĝis serioze malsana, la maljuna princo finfine interesiĝis pri sia filino Charlotte. Ŝi estis jam tridekjara, kaj vidis sian patron por la lasta fojo, kiam ŝi estis sepjara. La 23-an de marto 1783, Charles modifis sian testamenton, por ke Charlotte fariĝu lia heredantino. Unu semajnon poste, li subskribis akton pri la legitimigo de sia filino[13]. Tiu akto, kiu agnoskis Charlotte kiel lia neleĝa filino kaj rajtigis ŝin heredi liajn privatajn terenojn, estis sendita al Ludoviko la 16-a de Francio. La kardinalo Henry Stuart tamen kontestis la akton, kiu liaopinie estis neregula kaj kreis konfuzon pri la heredado de Charles. Ludoviko la 16-a finfine konfirmis la akton kaj registris ĝin ĉe la Parlamento de Parizo, sed ne antaŭ la 6-a de septembro 1787[19].

En julio 1784, tuj post kiam li legalizis sian separon el Louise, Charles alvokis Charlotte al Florenco, kie li estis tiam loĝanta. En novembro, li enloĝigis ŝin en la palacon Guadagni, kiel la "Reĝa Moŝto Dukino de Albany"[1]. Li cetere nomumis ŝin en la prestiĝa ordeno de la Kardo[13]. Ĉar ŝi estis denaske nelegitima, Charlotte tamen ne rajtis sinŝarĝi per la stuarta depostulo pri la brita trono. Sed tiaj pretendoj fakte ne plu estis tiom gravaj : la estroj de Eŭropo jam de longe ne plu konsideris Charles serioze. Eĉ la papo rifuzis agnoski lian reĝan titolon, kaj la fama Giacomo Casanova sprite kromnomis Charles la "vane-pretendanton"[15]. Charles ekde tiam rigardis sin nur kiel la "grafo de Albany".

Kvankam la resurtronigo ŝajnis pli kaj pli dubinda, la princo ne hezitis prezenti Charlotte kiel la sekvonta generacio de la jakobita movado. Li fabrikigis por ŝi medalojn, sur kiuj videblis la simbolo de Espero, la mapo de Anglio kaj la blazono de la Stuartoj, kune kun latinaj legendoj kiel Spes Tamen Est Una, tio estas esperante "Estas unu espero". Charles plie idealigis sian filinon arte : oni mendis al la skota artisto Gavin Hamilton kretdesegnaĵon de Charlotte laŭ la novklasika stilo, dum Hugh Douglas Hamilton pentris flatan portreton de Charlotte surhavanta tiaron[20].

Kompanino de ŝia patro[redakti | redakti fonton]

Kiam Charlotte alvenis ĉe sia patro en 1784, ŝi malkovris, ke Charles estis fariĝinta maljuna, malsana alkoholulo. Lia fizika stato estis ege difektita. Li cetere suferis pro komenco de intelekta degenerado kaj uzadis portliton por ĉiuj siaj vojaĝoj[18]. Li, tamen, diligente prezentis Charlotte al siaj sociaj konatuloj, kaj eĉ permesis, ke ŝi surhavu la faman Sobieska-juvelaron de lia patrino[21]. Charlotte konstante, kaj ofte sensukcese, klopodis por obteni donacojn, juvelojn aŭ monon el sia maldonema patro[22], verŝajne ne pro si mem sed pro la komforteco de siaj patrino kaj infanoj[23]. Dum la unua monato, post kiam ŝi alvenis al Florenco, ŝi tamen sukcese konvinkis sian patron, kie li finfine prizorgu Clementina[8]. Ankaŭ Charlotte tiam suferis pro malbona sano. Ŝi precipe suferis de doloro, kiu kaŭzos ŝian morton pro "obstrukco de la hepato" nur du jarojn post ŝia patro : iom post ŝia alveno al Florenco, kreskanta protuberanco je la ventro devigis ŝin retuŝi ŝian tutan vestaron[23]. Al Charlotte kore mankis la ĉeesto de ŝia patrino - Charles ĉiam rifuzis, ke ŝi venu al Romo - kaj de ŝiaj infanoj : ŝi sendis pli ol cent leteroj al sia patrino dum unu sola jaro[8]. Ŝi cetere timis, ke Ferdinand de Rohan rapide trovu novan amantinon. Siajn multajn, dolorajn sentojn ŝi klare esprimis per siaj senrevigitaj leteroj senditaj hejmen : ŝi nun atendis sufiĉe sopireme la morton de Charles[24].

Lastaj monatoj[redakti | redakti fonton]

En decembro 1785, Charlotte obtenis la helpon de Henry Stuart por rekonduki Charles al la palaco Muti de Romo. Tie, ŝi restis la diligenta flegantino kaj kompanino de sia patro, kaj ŝajne agadis kiel eble plej bone por plidolĉigi lian vivon antaŭ lia morto pro kormalsano, du jarojn poste, je la 31-a de januaro 1788. Ŝia sindonemo por Charles estis sufiĉe konsiderinda, ĉar pro sia korinklino por sia patro ŝi devis longdaŭre forlasi sian patrinon kaj tri infanojn en Parizo[24].

Charlotte postvivis sian patron je nur dudekdu monatoj, kaj neniam revidis siajn infanojn. Ŝi alvenis la 9-an de oktobro 1789 en la palacon Vizzani Sanguinetti (hodiaŭ la palacon Ranuzzi) de Bolonjo, kiu estis la loĝejo de ŝia amiko la markizo Giulia Lambertini-Bovio. Ŝi mortis tie pro hepatkancero la 17-an de novembro 1789, dum sia trideksepa jaro[25]. Laŭ sia testamento, redaktita nur tri tagojn antaŭ sia morto, Charlotte lasis al sia patrino Clementina 50 000 pundojn, kaj pension da 15 000 pliaj pundoj ĉiujare[26]. Sed du plenaj jaroj pasis antaŭ ol Henry Stuart, plenumanto de la testamento kaj ekde tiam rigardita de la jakobitoj kiel Henriko la 9-a, akceptis cedi tiun grandan sumon. Li nur konsentis pri tio, kiam Clementina subskribis kvitancon, laŭ kiu ŝi en sia nomo kaj en la nomo de siaj idoj definitive rezignis ĉiujn depostulojn pri la familiaj terenoj[27]. Charlotte estis entombigita en la preĝejo San Biagio, tio estas en la sama kvartalo, kie ŝi mortis. Kiam la preĝejo estis detruita de la francoj en 1797, la postrestaĵoj de Charlotte estis movitaj al la kapeleto Santissima Trinità. Kiam tiu ĉi fermis en 1961, ŝia monumento kaj eble ŝiaj postrestaĵoj estis movitaj al la proksima Chiesa della Santissima Trinità[25][28].

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj, la tri infanoj de Charlotte restis tute nekonitaj de historio, kaj oni antaŭe kredis, ke la rekta dinastio de la Stuartoj estinĝis per la morto de Henry en 1807. En la 1950-aj jaroj, studadoj fare de la historiistoj Alistair kaj Henrietta Taylor tamen malkaŝis la ekziston de du filinoj kaj unu filo de Charlotte. La historiisto George Sherburn[29] tiam malkovris la leterojn de Charlotte al ŝia patrino, danke al kiuj li verkis biografion de Charles Edward[30][31].

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Marie-Victoire, princino de Rohan, sekreta nepino de Charles Edward.

Evidentiĝas hodiaŭ, ke Clementina postvivis en Svislando ĝis sia morto en 1802 kaj, ke ŝi mem zorgis pri la infanoj de Charlotte. Ili estis edukitaj anonime, kaj devis maski siajn verajn nomojn per variaj kromnomoj aŭ ruzaĵoj : ili estis menciitaj ne eĉ en la detalita testamento de Charlotte. La teksto nur mencias ŝian patrinon kaj iom mistere esprimas la esperon, ke Clementina kapablu prizorgi "siajn senhavajn konatulojn"[26]. La sekreto koncerne la tri infanojn eble devenas de tio, ke la rilato inter la ĉefepiskopo Ferdinand de Rohan kaj Charlotte, kiuj ambaŭ ne rajtis edziĝi, estis ege neleĝa kaj povus fariĝi skandalo se konita[30]. Marie-Victoire Adelaide (n. en 1779) kaj Charlotte Maximilienne Amélie (n. en 1780)[32] estis laŭdire konfiditaj al la diligenteco de Thomas Coutts, bankisto de Londono kaj distanca parenco de la familio Walkinshaw. Ili tie restis anonimaj, kaj oni kredas, ke ili havis simplan vivon kaj adaptiĝis al angla socio[28].

La filo de Charlotte, Charles Edward, kiu naskiĝis en Parizo en 1784, spertis malsaman destinon. Nomante sin "Grafo Roehenstart" (miksado de "Rohan" kaj "Stuart"), li estis edukita de la familio de sia patro en Germanio, fariĝis oficiro en la rusa armeo kaj poste generalo por la Aŭstra Imperio[33]. Li vojaĝis abunde, vizitante Hindion, Amerikon kaj Karibion, antaŭ ol enloĝiĝi en Anglion kaj Skotlandon. Liaj rakontoj pri lia deveno kaj aventuroj estis kutime tiel bombastaj, ke nur malmultaj homoj vere kredis lian reĝan prapatrecon[34]. Ne antaŭ la 20-a jarcento konfirmis la historiisto George Sherburn, ke li ja estis tiu, kiu li proklamis esti[34]. Li mortis en Skotlando en 1854, pro ĉaretakcidento apud la kastelo de Stirling, kaj li estis entombigita en la katedralo de Dunkeld, kie ĝis hodiaŭ videblas lia tombo. Li edziĝis dufoje, sed ne havis idaron[35].

Oni kelkfoje asertis, ke la princo Charles fakte edziĝis kun Clementina kaj konsekvence, ke Charlotte estis lia legitima filino kaj rajtis fariĝi la posteulino de sia patro[13]. Ekzistas tamen neniuj arkivoj, kiuj pravigas tian aserton, kaj la ĵuro skribita de Clementina la 9-an de marto 1767 plie malkonfirmas tiun hipotezon. Finfine, la longa malagnosko de Charlotte fare de Charles sugestas, ke ŝi ja estis nelegitima[13].

La du filinoj de Charlotte plej verŝajne mortis sen infanoj[31]. Studinte la aferon, la historiisto Peter Pininski tamen opinias, ke la plej aĝa filino Marie-Victoire fakte generis unu aŭ plurajn gefilojn. La libro de Pininski atentigas la leganton pri Jules-Hercule, princo de Guéméné kaj duko de Montbazon, kiu interalie estis la pli maljuna frato de Ferdinand de Rohan kaj servis kiel militista kunulo de Henry Stuart en 1745. Laŭ Pininski, Jules-Hercule eble agnoskis Marie-Victoire kiel sia propra filino, tiel donante al ŝi la prestiĝan statuton de sia familio. En 1793, post la komenco de la franca revolucio, la familio Rohan dislokiĝis kaj Marie-Victoire iris ĉe parencoj en Pollando. Tie, ŝi renkontis kaj edziniĝis kun Paul Anthony Louis Bertrand de Nikorowicz, pola nobelo kaj filo de bankisto. Ŝi naskis filon nomitan Antime, antaŭ ol vidviniĝi kvar jarojn poste. Ŝi poste reedziniĝis kun James d'Auvergne, kapitano en la brita mararmeo, kaj laste kun Jean de Pauw, oficiro en la franca armeo. Antime havis filon, kiun li nomis Charles, kaj filinon nomitan Julia-Thérèse, kiu edziniĝis kun la grafo Leonard Pininski kaj tiel fariĝis la pra-praavino de Peter Pininski mem[30][36]. Tamen, la pruvoj prezentitaj de Pininski montriĝas "ofte nerektaj, se ne elipsaj" : Rohan estis sufiĉe larĝa familio, kies multaj membroj estas facile konfuzeblaj[37].

En la jakobita folkloro[redakti | redakti fonton]

La eksterordinara destino de Charlotte Stuart rapide eniris la jakobitan folkloron. La skota poeto Robert Burns (1759-96), proksima samtempulo, redaktis plurajn verkojn, kiuj celebris la tragikan romantikismon de la jakobita movado. Inter ili menciendas The Bonnie Lass of Albanie, lamentpoemo dediĉita al Charlotte Stuart kaj verŝajne verkita ĉirkaŭ la dato de ŝia morto. Laŭ neeldonita kolektaro da leteroj senditaj de Burn al Robert Ainslie, la poeto estis fascinita de Charlotte, kaj li eĉ konsideris doni la saman baptonomon al unu el siaj propraj nelegitimaj infanoj[38].

Vikifonto
Sur Vikifonto legeblas la anglalingva versio de
The Bonnie Lass of Albanie
This lovely maid's of nobel blood,
That ruled Albion's kingdoms three;
But Oh, Alas! for her bonie face,
They hae wrang'd the lass of ALBANIE.

Prapatraro[redakti | redakti fonton]

Prapatraro de Charlotte Stuart ĝis tri generacioj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
8. Jakobo la 2-a de Anglio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
4. James Francis Edward Stuart
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
9. Maria de Modena
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
2. Charles Edward Stuart
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
10. Jakub Ludwik Sobieski
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
5. Maria Klementyna Sobieska
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
11. Hedwig Elisabeth Amelia de Neuburg
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
1. Charlotte Stuart
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
12. John Walkinshaw
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
6. John Walkinshaw el Barrowhill
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
3. Clementina Walkinshaw
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
14. Sir Hugh Paterson of Bannockburn
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
7. Katherine Paterson
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
15. Jean Erskine
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Albany" estis la malnova nomo de malpreciza teritorio, kiu proksimume kongruas kun la parto de Skotlando norde de la rivero Forth, tio estas la eksa reĝlando de la Piktoj.
  2. [1] The old country houses of the old Glasgow gentry XCIX. Wolfe's House, Glasgow Digital Library, University of Strathclyde.
  3. 3,0 3,1 3,2 [2] Clementina Walkinshaw, Maver Irene, The Glasgow Story.
  4. Susan Maclean Kybert, Bonnie Prince Charlie:An Autobiography, Unwin, 1988, Londono, ISBN 0044403879
  5. Kybert, p.190
  6. 6,0 6,1 6,2 Magnusson Magnus, Scotland:The Story of a Nation, HarperCollins, 2000, Londono, paĝoj 628-629. ISBN 0-00-4653191-1
  7. Letero de junio 1752, citita de Kybert, p. 269.
  8. 8,0 8,1 8,2 Hugh Douglas, Walkinshaw, Clementine, styled countess of Albestroff (c.1720–1802), Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004, [3] (necesas abono)
  9. 9,0 9,1 Kybert, p. 270.
  10. Kybert, p. 271.
  11. Kybert, p.271-2.
  12. Kybert, p. 282-3.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 [4], Charlotte, Duchess of Albany, Noel S. McFerran, 22-a de decembro 2003, The Jacobite Heritage
  14. Kybert, p. 283-4.
  15. 15,0 15,1 Kybert, p. 285.
  16. Kybert p. 287-8
  17. Pininski Peter, The Stuart's Last Secret, the children of Charlotte Duchess of Albany In The Stuart Court in Rome: The Legacy of Exile, Ashgate Publishing, 2003, ISBN 0754633241
  18. 18,0 18,1 Kybert, p. 304.
  19. [5] Protest against the Legitimation of Charlotte, Duchess of Albany, 1784, The Jacobite Heritage
  20. Paul Kelber Monod, Jacobitism and the English People, 1688-1788, Cambridge University Press, 1993, ISBN 0521447933
  21. Kybert, p. 305.
  22. Kybert, p. 307
  23. 23,0 23,1 Kybert, p. 307.
  24. 24,0 24,1 [6] The cursed fruits of Charlie's loins, Stiùbhart Domhnall Uilleam, Scotsman.com
  25. 25,0 25,1 A Jacobite Gazetteer - Bologna: Palazzo Vizzani Sanguinetti, Noel McFerran, The Jacobite Heritage.
  26. 26,0 26,1 Will of Charlotte, Duchess of Albany, The Jacobite Heritage.
  27. Kybert, p. 312.
  28. 28,0 28,1 Kybert, p. 312
  29. Sherburn George, Roehenstart: A Late Stuart Pretender. Being an Account of the Life of Charles Edward August Maximilien Stuart Baron Korff Count Roenenstart, University of Chicago, 1960.
  30. 30,0 30,1 30,2 The Stuarts - A Secret Revealed :Peter Pininski interviewed, Sarah Powell, Burke's Peerage and Gentry.
  31. 31,0 31,1 Peter Pininski, The Stuart's Last Secret, the children of Charlotte Duchess of Albany In The Stuart Court in Rome: The Legacy of Exile, Ashgate Publishing, ISBN 0754633241
  32. William Addams Reitwiesner, Descendants of Bonnie Prince Charlie, William Addams Reitwiesner Genealogical Services.
  33. General Charles Edward Stuart, Count Roehenstart, Noel McFerran, The Jacobite Heritage.
  34. 34,0 34,1 Kybert, p. 313.
  35. Charles Edward Stuart, ĉe www.englishmonarchs.co.uk.
  36. Peter Pininski, The Stuarts' Last Secret, Tuckwell Press Ltd, 2002, ISBN 186232199X
  37. Book review: The Stuarts' Last Secret, Ann Lyon, The Baronage, 2003.
  38. Andrew Noble (eldonisto), The Canongate Burns, Canongate Books, 2001, Edinburgo, ISBN 086247994

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kybert, Susan Maclean Bonnie Prince Charlie: A Biography London, 1988 Unwin ISBN 0044403879
  • Magnusson, Magnus Scotland:The Story of a Nation London, 2000 HarperCollins ISBN 0006531911
  • McFerran, Noel S Charlotte, Duchess of Albany www.The Jacobite Heritage
  • Pininski, Peter, The Stuarts' Last Secret Tuckwell Press, 2001 ISBN 186232199X
  • (1960) Roehenstart: A Late Stuart Pretender. Being an Account of the Life of Charles Edward August Maximilien Stuart Baron Korff Count Roenenstart. Chicago: University of Chicago. 
  • Uilleam Stiùbhart, Domhnall The cursed fruits of Charlie's loins? in The Scotsman (The Scotsman.com)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Jacobite Heritage (kolekto da eseoj, referencaj tekstoj kaj aliaj fontoj, fare de Noel S. McFerran)
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.