Charlottenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urboparto de Berlino. Charlottenburg estas ankaŭ la germana nomo de la rumana vilaĝo Charlotenburg.
Charlottenburg
locality of Berlin

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 124 555  (2015) [+]
Loĝdenso 11 750 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 31′ N, 13° 18′ O (mapo)52.51666666666713.3Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 18′ O (mapo) [+]
Alto 46 m [+]
Areo 10,6 km² (1 060 ha) [+]
Charlottenburg (Berlino)
Charlottenburg (Berlino)
DEC
Charlottenburg
Charlottenburg
Situo de Charlottenburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlin-Charlottenburg [+]
vdr

Charlottenburg estas urboparto de Berlino. Ĝi apartenas al la distrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Palaco Charlottenburg.
Charlottenburg en la distrikto Charlottenburg-Wilmersdorf

Komence sur la placo de nuna Charlottenburg situis vilaĝoj Lietzow, Casow kaj Glienicke, konataj de la 13-a jarcento. Tamen solida evoluo de ĉi tiu teritorio komenciĝis post kiam en 1695 ĝi iĝis propraĵo de Sofia Ŝarlota de Hanovro, kiu ricevis ĝin de ŝia edzo, estonta reĝo Frederiko la 1-a, interŝanĝe kontraŭ ŝiaj proprietaĵoj apud Potsdamo. Ŝarlota konstruis tie ĉi sian someran sidejon (finita en 1699). Post la morto de Ŝarlota la palaco kaj ĉirkaŭa vilaĝo ricevis nomon Charlottenburg. En la jaro 1720 tiu ĉi vilaĝo kuniĝis oficiale kun Lietzow, kiu absorbis antaŭlonge al tiu tempo du aliajn vilaĝojn. Plue la urbo evoluis danke al servado de la palaco, kiu estis la ŝatata sidejo de Frederiko Vilhelmo la 2-a kaj Frederiko Vilhelmo la 3-a, samkiel danke al transformo en la ŝatatan placon de ripozo de berlinanoj. En 1920 Charlottenburg estis inkluzivigita en la konsiston de Granda Berlino.

Post la revolucio de 1917 en Rusio multaj rusaj elmigrantoj ekloĝis en Charlottenburg. Ili nomis la urboparton Charlottengrad (el rusa «grad» — urbo). Poste, precipe en fino de la 1920-aj jaroj, grava parto de elmigrantoj lasis Germanion, migrinte en Francion aŭ aliajn landojn.

Famaj konstruaĵoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni povas rigardi en la distrikto la palacon Charlottenburg, la muzeon de secesia arto de Berggruen, skulptan produktejon. Ĝis la jaro 2005 tie ĉi estis eksponita parto de la kolekto de Egipta muzeo.

Tie ĉi loĝis Tatjana Nikolaevna Gzovskaja, rusa kaj germana baletistino, baletestro kaj pedagogo, ĝis ŝia morto en 1993. Naskiĝis en Charlottenburg ekz. Carl Friedrich von Siemens, Hoimar von Ditfurth. Mortis en Charlottenburg inĝeniero Frigyes Dolezalek, kaj publikiĝis tie interalie la literatura revuo Die Weltbühne.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

La historia urboparto Charlottenburg havas la jenajn partnerecojn, kiuj ekde 2001 pluflegiĝas kadre de la nova urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino.

Internacie[redakti | redakti fonton]

  • Or Jehuda (Israelo), ekde 1966 kun la urboparto Charlottenburg
  • Trento (Italio), ekde la 11-a de majo 1966 kun la urboparto Charlottenburg
  • Londono-Lewisham (Britio), ekde la 19-a de marto 1968 kun la urboparto Charlottenburg
  • kvina urbodistrikto de Budapeŝto (Hungario), ekde la 9-a de junio 1998 kun la urboparto Charlottenburg
  • Linz (Aŭstrio), ekde la 9-a de junio 1998 kun la urboparto Charlottenburg

Nacie[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Rudolf Sprotte tie publikigis verketon «Simpla stenografia sistemo» en 1908.