Charrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charrat
Blazono de Charrat
Blazono de Charrat
Blazono de Charrat
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 7′ 23″ N 7° 8′ 9″ O / 46.12306 °N, 7.13583 °O / 46.12306; 7.13583 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 23″ N 7° 8′ 9″ O / 46.12306 °N, 7.13583 °O / 46.12306; 7.13583 (mapo)
Areo 7,61 km²
Alteco 461 m super marnivelo
Poŝtkodo 1906
Komunumkodo 6132
Mapo de Charrat
Mapo de Charrat
Situa mapo de Charrat
vdr

Charrat estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1523 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Charrat situas en la franclingva Suba Valezo, oriente de Martigny ĉe la suda flanko de la rivero Rodano. En nordo de la komunumo laŭlonge de la kantona vojo kondukas la Sindikata Kanalo, kiu estas parto de la akvokorekta sistemo de Rodano. Ĉe la suda valflanko sude de la vilaĝoj etendiĝas vastaj vitejoj, kaj super ili etendiĝas arbaro, kiu kovras grandan parton de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la kvartaloj Charrat-Les-Chênes, Charrat-Vision kaj Station de Charrat-Fully.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,61 km², de kiuj 39,7% estas kovritaj de arbaro, 43,6% servas por agrikulturo kaj 13,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Charrat limas en nordo al Fully, en oriento al Saxon, en sudo al Vollèges, kaj en okcidento al Martigny.

Trafiko

Tra Charrat pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9. La svisa aŭtovojo A9 pasas laŭlonge de la norda komunumlimo. La plej proksimaj alveturjoj estas nordoriente de la komunumo Saxon kaj nordokcidente Martigny, kiuj ambaŭ troviĝas en distanco de proksimue 2 kilometroj de la komunuma centro. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Siono al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

En la jaro 1052 aperis skriba mencio, ke Aymo de Savoko, episkopo de Siono, koncedis siajn rajtojn je bieno en Vision al la katedrala kapitolo de Siono. En la kontrakto de 1324 inter Conthey kaj Martigny estis menciita ke la tiel nomita regiono barrières, al kiu apartenis Charrat, estis parto de la Subvoktejo Martigny, kiu de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis submetita al la regado de la Valezaj Dekonoj. En la jaro 1836 la kantona konsilio de Valezo dekretis la disiĝon de Charrat de Martigny kaj kreiĝon de aparta komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Frédéric Giroud: Charrat en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-21)

Eksteraj Ligiloj