Chavannes-de-Bogis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chavannes-de-Bogis
Blazono de Chavannes-de-Bogis
Blazono de Chavannes-de-Bogis
Blazono de Chavannes-de-Bogis
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 20′ 26″ N 6° 9′ 44″ O / 46.34056 °N, 6.16222 °O / 46.34056; 6.16222 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 26″ N 6° 9′ 44″ O / 46.34056 °N, 6.16222 °O / 46.34056; 6.16222 (mapo)
Areo 2,85 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 1279
Komunumkodo 5707
Mapo de Chavannes-de-Bogis
Mapo de Chavannes-de-Bogis
Situa mapo de Chavannes-de-Bogis
vdr

Chavannes-de-Bogis estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1005 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-de-Bogis situas sur la monteta dorso inter la valo de la rivero Versoix en nordo kaj la Lago Lemano en sudo en okcidento de Kantono Vaŭdo apud la landlimo kun Francio en distanco de proksimume 7 kilometroj sudokcidcente de la distriktĉefurbo Nyon kaj de proksimume 15 kilometroj norde de Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavannes-de-Bogis kaj la vilaĝeto Péguey.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,85 km², de kiuj 8,7% estas kovritaj de arbaro, 58,2% servas por agrikulturo kaj 24,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-de-Bogis limas en nordoriento al Bogis-Bossey, en oriento al eksklavo de la Céligny (GE), en sudoriento al Founex, en sudo al Commugny, kaj en okcidento kaj nordokcidento al la franca komunumo Divenne-les-Bains (Rodano-Alpoj).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Chavannes-de-Bogis pasas la kantona ĉefvojo n-ro 121 de Versoix al Divonne-les-Bains en Francio kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Coppet situas sur la komunuma teritorio. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chavannes-de-Bogis datiĝas el la jaro 1477 kiel Cabane de Bogiez. Chavannes-de-Bogis estiĝis en la 13-a jarcento en senarbarejo, kiun atribuis la monaĥoj de Bonmont al samlandaj kamparaj feŭduloj. La Abatejo Bonmont kune kun la Senjoroj de Gex en Chavannes-de-Bogis posedis la jurisdikcion kaj enkasigis la impostojn pere de sia subvokto de La Rippe. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chavannes apartenis al la Voktejo Bonmont kaj estis administrita de sespersona konsilio. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]