Chavornay VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Chavornay VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chavornay.

Chavornay
Blazono de Chavornay
Blazono de Chavornay
Blazono de Chavornay
Chavornay
Chavornay
Chavornay
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 42′ 10″ N 6° 34′ 9″ O / 46.70278 °N, 6.56917 °O / 46.70278; 6.56917 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 10″ N 6° 34′ 9″ O / 46.70278 °N, 6.56917 °O / 46.70278; 6.56917 (mapo)
Areo 11,05 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 1373
Komunumkodo 5749
Mapo de Chavornay
Mapo de Chavornay
Situa mapo de Chavornay
vdr

Chavornay estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3788 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Chavornay situas en la Vaŭda Mezlando en la flotebenaĵo de la rivero Orbe, ĉe la bordo de la rivero Talent, unu el la ĉefaj alfluantoj de Orbe. Laŭlonge de la nordokcidenta komunumlimo pasas la Kanalo de Entreroches, kiu estis konstruita en la 16-a jarcento por konekti la riversistemojn de Rodano kaj Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavornay, la vilaĝeto Le Pâquier, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,05 km², de kiuj 14,2% estas kovritaj de arbaro, 66,7% servas por agrikulturo kaj 18,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Chavornay limas en nordoriento al Essert-Pittet, en orientnordoriento al Suchy, en oriento al Corcelles-sur-Chavornay, en sudoriento al Penthéréaz, en sudo al Bavois, en sudokcidento al Arnex-sur-Orbe, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Orbe.

Trafiko

En Chavornay kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 132 de Orbe al Corcelles-sur-Chavornay kun la kantona ĉefvojo nr-o 134 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. En oriento pasas tra la komunumo la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. Flanka fervojlinio kondukas de Chavornay al Orbes kaj krome ekzistas poŝtaŭtolinio de Chavornay al Echallens.

Historio

La unua dokumenta mencio de Chavornay datiĝas el la jaro 927 kiel Cavorniacum. Sur la komunuma teritorio estis trovita apud la restaĵoj de la romia vojo mejloŝtono kun la nomo de la imperiestroj Marc Aurel kaj Septimus Severus. En la 9-a jarcento Chavornay apartenis al la reĝolando Burgonjo kaj poste al la episkopo de Laŭzano. En la 11-a jarcento ĝis fariĝis havaĵo de la katedralo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chavornay estis subvoktejo kun propra tribunalo en la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne Rochat-Morel: Chavornay en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-12)

Eksteraj Ligiloj