Che

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de CHE rigardu en CHE.


Che [ĉe] estas esprimo uzata en la hispana lingvo en Argentino, Urugvajo kaj partoj de Bolivio, kaj en portugala lingvo de sudo de Brazilo kun signifo simila al ulo aŭ por voki. En la ceteraj landoj de Latinameriko ĝi estas uzata por alnomi la argentinanojn. De tiu esprimo devenas la nomo, per kiu estas konata la revoluciulo Ernesto Guevara, el Che.

En Hispanio, ĝi estas uzata en Valencio, kaj tial en aliaj regionoj oni uzas ĝin por aludi la valencianojn.

La vorto verŝajne devenas de la valencia vorto xiquet (knabo). Eblas tamen, ke la sudamerika uzado devenas el iu el la indianaj lingvoj, tre eble de la gvarania lingvo, en kiu che signifas "mi".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.