Cheilon-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cheilon-Glaĉero
Lago de Dix kun Mont Blanc de Cheillon
kie naskiĝas Cheilon-Glaĉero kaj Pigne d'Arolla
glaĉero
Geografia situo CH1903: 598900 / 95383 (mapo)46.017.4244444444444Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 25′ O; CH1903: 598900 / 95383 (mapo)
Cheilon-Glaĉero (Svislando)
Cheilon-Glaĉero (Svislando)
DEC
Cheilon-Glaĉero
Cheilon-Glaĉero
Map
Cheilon-Glaĉero
Estiĝloko Mont Blanc de Cheillon
Longeco 3,5 km
Larĝeco 0,7 km
Areo 4,5 km²
Glacikvanto 0,4 km³
Elfluanto(j) DixenceBorgneRodano
Jara retiriĝo/kresko 6,7 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Cheilon-Glaĉero (france Glacier de Cheilon ankaŭ skribita Glacier de Cheillon, germane Cheilongletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3,5 km, averaĝan larĝecon de 0,7 km kaj kovras areon de proksimume 4,5 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cheilon-Glaĉero situas sur la teritorio de la komunumo Hérémence. Ĝi estiĝas je la norda piedo de Mont Blanc de Cheilon el du flankaj brakoj. La okcidenta tributglaĉero havas sian originon sur la firnkovrita pasejo Col de Cheilon (3243 m), kie ĝi estas ligita kun Giétroz-Glaĉero. La orienta brako havas sian originon sur la pasejo Col de la Serpentine (3547 m), kie ĝi estas ligita kun Serpentine-Glaĉero kaj Tsijiore-Nouve-Glaĉero. En la valo Cheilon-Glaĉero fluas kun relative malkruta deklovo de inter 10 kaj 12 % norden. Je ĝia okcidenta flanko troviĝas la monto Luette (3548 m) kaj oriente la montoj Pointes de Tsena Réfien (kun alteco ĝis 3500 m). La glaĉerlango finiĝas sur alteco de 2700 m. El ĝi fontas la rivero Dixence kiu trafluas la Baraĵlagon de Dix kaj poste alfluas Borgne, kiu siavice estas alfluanto de Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la 19-a jarcento Cheilon-Glaĉero estis proksimume 1.5 km pli longe ol hodiaŭ kaj finiĝis je la alteco de la hodiaŭa baraĵlago.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Sur rokpodio okcidente de la glaĉero situas je alteco de 2928 m s.m. la Dix-Kabano (france Cabane des Dix) de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo de montgrimpadoj kaj glaĉerturoj en la regiono de Mont Blanc de Cheilon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]