Cheltenham

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cheltenham

{{{bildo-priskribo}}}

Administrado
Statuso Urbo
Lando Britio
Regiono Sudokcidenta Anglio
Distrikto Gloucestershire
Poŝtkodo GL52
Telefona antaŭkodo (+44) 01242
Demografio
Loĝantaro 111 500 (2006)
Loĝdenso 2392 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
51°53′48″N 2°4′42″U  /  51.89667°N, 2.07833°U / 51.89667; -2.07833 (Cheltenham)Koordinatoj: 51°53′48″N 2°4′42″U  /  51.89667°N, 2.07833°U / 51.89667; -2.07833 (Cheltenham)
Alto 70 m
Areo 46,6 km²
Horzono UTC +0 (+1 somere)
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r


Cheltenham (pron. /ˈʧɛlt(ə)nəm/) aŭ Cheltenham Spa estas urbo en la sudokcidento de Anglio, en la distrikto de Gloucestershire. Kun enloĝantaro de ĉirkaŭ 111 mil ĝi estas la dua plej granda urbo en la distrikto. Ĝi famas precipe pro la ĉevalvetkuro kiu okazas tie, kvankam origine ĝi kreskis post la malkovro de minerala akvofonto en 1716, post kiam la urbo rapide pligrandiĝis, estiĝinte kuracloko. Oni ofte konsideras Cheltenham kiel kultura centro de la distrikto, pro ĝiaj festivaloj, teatroj kaj muzeoj.

Enhavo

[redakti] Kulturo

Ĉiujare estas festivaloj pri (klasika) muziko, ĵazo, popolmuziko, literaturo kaj scienco en la urbo, kiuj okazas diversloke.

Ankaŭ estas kristana art- kaj muzikfestivalo, Greenbelt, kaj rokfestivalo Wychwood, kiuj ambaŭ okazas ĉe la ĉevalvetkurejo.

[redakti] Gravaj dungantoj

Cheltenham havas malpezajn industriojn inklusive nutraĵajn, flugadajn kaj elekronikajn, kaj ankoraŭ gravas turismo. Granda dunganto estas la Government Communications Headquarters ("registara sidejo pri komunikado").

[redakti] Transporto

La urbo nun havas nur unu fervoja stacidomo, iom for de la urbcentro, de kie estas trajnoj al Londono kaj la sud-okciedento kaj nordo de Britio eĉ ĝis Skotlando. Cheltenham ankaŭ estas fokuso de la loka bus-servoj.

[redakti] Ĝemelurboj

Cheltenham estas ĝemelurba kun:ref

La urbo ankaŭ havas 'amikecan aranĝon' kun:

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj