Chemillé
| Chemillé | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Luarlandoj | |
| Departemento | Maine-et-Loire |
|
| Arondismento | Cholet | |
| Kantono | Chemillé | |
| Urbestro | S-ro Michel Mignard 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 49120 | |
| Kodo laŭ INSEE | 49092 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 6 169 1999 |
|
| Loĝdenso | 125 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
47°12′47″N 0°43′33″U / 47.21306°N, 0.72583°UKoordinatoj: 47°12′47″N 0°43′33″U / 47.21306°N, 0.72583°U | |
| Alto | De 42 ĝis 114 m | |
| Areo | 49,2 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Chemillé estas franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administra regiono Luarlandoj.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ĝi situas sude de la departemento, inter Angers kaj Cholet.
Distancoj : 30 min el Angers (37 km), 1 h el Nantes (departemento Loire-Atlantique), 20 min de Cholet.
[redakti] Historio
Chemillé, kun sia ĝardeno de kuracplantoj, precize el tio estas la franca ĉefurbo de la kuracplantoj, pli aparte pro la kamomilo. Notindas, ke la nomo Chemillé devenas de la latina nomo "Camilliacus Villa" : tiu nomo indikas gaŭlo-romian bienon posedatan de senjoro nomita Camille kaj havas neniun rilaton kun la nomo kamomilo.
Eksa fortikigita urbo en Ancienne place forte au Mezepoko, Chemillé estas kontruita en formo de amfiteatro ĉe la bordo de rivereto Hyrôme, enflurivero de la rivereto Layon. La malnovaj muregoj estis detruitaj dum la francaj militoj pri religio en la 16-a jarcento, tiel malfermante la urbon al interŝanĝoj, al la foiroj kiuj naskis ĝian famon de grava komerca centro.
[redakti] Demografio
En 1900, Chemillé enhavis iom pli ol 4 300 loĝantojn.
| 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2005 |
|---|---|---|---|---|---|---|
| 4510 | 4735 | 5108 | 5748 | 6016 | 6169 | 6437 |
[redakti] Lokoj kaj Monumentoj
[redakti] Civila arkitekturo
- Orienta Pordego kaj Suda Poterno de la eksa kastelo (13-a jarcento).
- Restaĵoj el la priorejo (18-a jarcento).
- Lavejo (17-a jarcento).
- Kastelo de La Sorinière (14-a, 16-a kaj 18-a jarcentoj) : turoj kaj ĉirkaŭfosaĵoj ; en la kapelo, murpentraĵoj (16-a jarcento).
- Kastelo de L'Echo (19-a jarcento) (ĉe ties enirejo plato indikis, ke tie restadis Charles de Gaulle).
[redakti] Religia arkitekturo
- Preĝejo Saint-Pierre (11-a / 20-a jarcentoj)
- Eksa preĝejo Notre-Dame (12-a jarcento)
- Kapelo (16-a jarcento), restaĵoj el murpentraĵoj (16-a jarcento).
- Ruinoj el la preĝejo Saint-Léonard.
[redakti] Aliaj
- "Le Théâtre Foirail" (La Teatrejo Brut-bazaro). Temas pri eks-bazaro por brutoj, kiu ĉesis funkcii en 1997 kaj estis poste transformita al spektaklejo, kiu povas akcepti ĝis 7000 spektantojn (ĝia plej granda ĉambrego estas 2800 kvadrat-metra).[1][2]. Tie povas okazi koncertoj, spektakloj, cirko,...
- "Camifolia" : nova botanika ĝardeno kun pedagogia celo. Dum multaj jaroj jam ekzistis "ĝardeno de la kuracplantoj de Chemillé" kaj en 2008 ĝi oficiale ricevis la nomon "Camifolia". Pli ol 350 specioj de plantoj estas tie kunigitaj en adaptita loko kun ekspozicia forcejo, distra loko, ktp. Videblas plantoj odoraj, tinkturaj kaj aliaj.[3]
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.ot-chemille.fr : retejo de la turism-oficejo de la regiono de Chemillé
- Chemillé en la retejo de la Nacia Geografia Instituto
- Chemillé en la retejo de Insee (Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj)
- Grupiĝo de la komunumoj de la regiono de Chemillé
[redakti] Referencoj
- ↑ (en Youtube) franclingva reporteraĵo de loka televidstacio Angers 7
- ↑ http://www.ot-chemille.fr/content/view/19/33 paĝo pri "Le Théâtre Foirail" en la retejo de la turism-oficejo
- ↑ http://www.ot-chemille.fr/content/view/18/33 paĝo pri "Camifolia" en la retejo de la turism-oficejo