Chen Juan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CHEN Juan (ankaŭ Chen Yuan) [ĉen jŭan], naskita je la 23-a de majo 1918 en Xinhui, mortinta je la 26-a de oktobro 2004, estis ĉina filologo, eldonisto kaj tradukisto.

Chen akiris la studmaturecon en la ŝtata universitato "Sun Yatsen" en 1938. Ĝis 1949 li servis kiel redaktisto de diversaj eldonejoj kaj akademiaj gazetoj por kultura kaj scienca agado. Post la fondo de la Popola Respubliko en la jaro 1949 li estis direktoro kaj ĉefredaktoro de kelkaj ŝtataj eldonejoj (i.a. de Popola Eldonejo kaj de Komerca Eldonejo). Li estis vicprezidanto de la Ĉina Skriblingva Reformkomisiono kaj prezidanto de la ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj. Ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj li estis direktoro. Krome li estis vicministro de Ĉina Eldonista Asocio, kaj profesoro pri sociolingvistiko en Postmagistreca Lernejo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. En 2004 li ricevis Ŝtatan Honoran Premion de Ĉinio pri Eldonado.

En 1931 Chen eksciis pri Esperanto kaj lernis ĝin en Kantono. Li estis aktiva esperantisto en la 1930-aj jaroj vigle kunlaboris en la societo "Verdemularo" en universitato Zhongshan. Longe poste li deĵoris kiel vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Post sia profesia emeritiĝo en 1997 li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Chen kunlaboris en AIS San-Marino, estis ties profesoro kaj Honora Senatano.

Revuo esperanto de decembro 2004 publikigis ampleksan nekrologon pri Chen. Parto de la ĉi-supra teksto baziĝas sur la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.