Cher (departemento)
Cher | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Centro |
Numero | 18 |
Prefektejo | Bourges |
Subprefektejoj | Saint-Amand-Montrond Vierzon |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Pierre Saulnier |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 299 573 (2021) |
Areo | 7 235 km² |
Loĝdenso | 41 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 35 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 290 |
Cher [ʃɛʁ] estas unu el la ses departementoj, kiuj formas la francan regionon Centro. Ĝi estas 7 235 km2 granda kaj havis 312 987 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Bourges. Aliaj urboj estas Saint-Amand-Montrond kaj Vierzon. La departemento enhavas 290 komunumojn.
Cher situas precize je la centro de Francio. Krom kelkaj montetoj, la teritorio de Cher estas grandparte ebena kaj kovrita de kampoj kaj arbaroj (tipaj pejzaĝoj de Sologne).
Ekonomio
Tiu departemento estas ĉefe kampara, Bourges estas la sola granda urbo kie koncentriĝas 23% de la loĝantaro kaj preskaŭ ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj.
Agrikulturo ludas grandan rolon: bredado de bovedoj kaj kultivado de cerealoj.
Heredaĵo
Cher ne posedas famajn vizitindaĵojn, tamen estas kelkaj belaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo (Abatejo de Noirlac, vilaĝo Apremont-sur-Allier). La ĉefurbo Bourges estas ankaŭ belega urbo, kies katedralo estas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO. Ĉiujare printempe okazas fama muzikfestivalo kiu allogas vizitantojn el la tuta lando, kaj eĉ el eksterlando.
Famaj personoj
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Cher (18) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014.