Cher (kantistino)
Cher | |
---|---|
Cher en 2011
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Cherilyn Sarkisian La Pierre |
Naskiĝo | 20-an de majo 1946 (77-jaraĝa) en La Centro |
Edz(in)o | Gregg Allman • Sonny Bono |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Los Angeles, Kalifornio, Usono |
Ĝenroj | Popmuziko Rokmuziko Dancmuziko R&B Folko Diskoteka muziko |
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino, producento, filma producento, muzikistino, moda proponistino, dancistino, verkistino |
Tipo de voĉo | Aldo |
Aktivaj jaroj | 1950 - nuntempo |
Eldoninto | Imperial (1965-1968), Atco (1965-1968), Atlantic (1969), MCA (1971-1974), Warner Bros. (1975-1977), Casablanca (1978-1980), Columbia (1982), Geffen (1987-1992), Warner Bros. (Unuiĝinta Reĝlando) (1995-2003), Warner Bros. (Usono) (2003-nuntempo) |
Parencaj temoj |
Sonny & Cher |
Retejo | Cher |
Cherilyn Sarkisian La Pierre, plej konata kiel Cher [ŝer], (naskiĝis la 20-an de majo 1946 en El Centro en Kalifornio) estas usonarmena kantistino kaj aktorino.
Ŝi estas filino de kantistino Georgie Holt, kies antaŭuloj devenis el Francio, Armenio kaj ankaŭ el indiana tribo de ĉerokoj. Kiel dekkvinjara ŝi forlasis la hejmon, kie en ŝian edukadon enmiksadis multe da duonpatroj, ĉar tiu ĝusta restadis tro ofte en malliberejo. En Los Angeles ŝi interkonatiĝis kun Sonny Bono, muzikisto de itala deveno, kun kiu ŝi kreis kantistan folk-rokan duon Sonny kaj Cher, kiu en furorparadoj realiĝis en la jaro 1965 per kanto I Got You Babe kaj poste per pluaj furorkantoj.
Ili regule aperis en popularaj instruaj filmoj, avertantaj la junularon kontraŭ drogaĉoj. Grandan sukceson ili atingis kun regula televida programo The Sonny and Cher Comedy Hour (1971-74), por kiu Cher akiris Oran globon kaj kvar nomumojn al premio Emmy. Dum la 70-aj jaroj Cher prezentiĝis ankaŭ kiel modelino en la magazino Vogue kaj post dekjara arta kaj geedzeca kunvivo ŝi eksedzigis Bono-n en 1975 kaj ŝi dediĉis sin plu al solkantistina kariero en Las Vegas kaj en televido.
Sed ŝi kaptis la atenton de la gazetaro precipe pro siaj amaferoj kaj ekscentraj kostumoj, en kiuj ŝi prezentiĝis en la plej diversaj solenaj agadoj. Por iom da tempo ŝi kunlaboris kun sia eksedzo por kompanio The Sonny and Cher Show (1976-77). Komence de la 80-aj jaroj ŝi studis aktoradon ĉe Lee Strasberg en Novjorko, kie ŝi ankaŭ prezentiĝis apud Karen Black kaj Sandy Dennis en brodvaja surscenigo de satira dramo de Ed Graczyk Revenu en nian grandvendejon, Jimmy Deane, Jimmy Deane (1981), en kies samnoma filma versio ŝi rolis la saman rolon de vendistino Sissy.
Oran globon (1983) kaj nomigon por Oskar (1983) alportis al ŝi la rolo de oficistino, Dolly Peliker, partoprenanta komunan hejmon kun heroino (Meryl Streep) de averta dramo pri la medio de atomelektrejo. Efikan kreaĵon, pro kiu ŝi estis aprezita en Internacia filma festivalo en Cannes 1985, ŝi montris en la rolo de patrino Rusty Dennis, kiu donos sin mem kaj la filon en zorgon de motorcikla gango, en melodramo laŭ vera evento Masko.
Malgraŭ tio, ke ŝi prezentiĝis kiel filma aktorino, ŝi plu daŭrigas en sia sukcesa kantistina kariero. Pri la komenco de ŝia kariero estiĝis biografia filmo And the Beat Goes On: The Sonny and Cher Story.
Post la eksedziĝo disde Bono ŝi estis ankoraŭ edziniĝinta al la roka muzikisto Gregg Allman (1975-1978) kaj pli poste al la muzikisto Les Dudek.