Chermignac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chermignac
Preĝejo de Chermignac
Preĝejo de Chermignac
Preĝejo de Chermignac
komunumo en Francio
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Saintes
Kantono Saintes-Ouest
INSEE kodo 17102 [+]
Poŝtkodo 17460
Kodo laŭ INSEE 17102
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Pierre Sagot
1996-2008
Demografio
Loĝantaro 1 015  (1999)
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 41′ N, 0° 40′ U (mapo)45.684166666667-0.67055555555555Koordinatoj: 45° 41′ N, 0° 40′ U (mapo)
Alto De 25 ĝis 68 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,43 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Chermignac (Francio)
Chermignac (Francio)
DEC
Chermignac
Chermignac
Situo de Chermignac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chermignac [+]
vdr


Chermignac [ŝerminjak] estas franca komunumo, situanta en la departemento Charente-Maritime, en la administra regiono Puatuo-Ĉarentoj.


Historio

La nomo originas el la gaŭlo-romia Carminius kun la sufikso -acum. Chermignac konsistigis la malnovan Carminiacum aŭ villon Carminii. La vilaĝo tial disvolviĝis el la bieno gaŭlo-romia de Carminius, riĉa terposedanto.[1]

Prahomoj okupis la lokon de "Barrets" ekde la neolitika epoko, kaj poste ĝi estis okupata dum la gaŭla-romia epoko, kiel atestas la tegoloj kaj ceramikaĵoj malkovritaj.

En la 12-a jarcento estis konstruita la preĝejo Saint-Quentin. Tiu ĉi konstruaĵo, nuntempe grandparte gotikstila, posedas sonorilon de la jaro 1601.

En la 19-a jarcento, Adolphe Ménudier el sia bieno de Plaud faris lern-farmbienon kaj aktive partoprenis en la rekultivado de la kampoj per vitoj, post la vinlaŭsa krizo.

De 1894 ĝis 1947 tra la komunumo pasis la fervoja linio Saintes - Mortagne-sur-Gironde. La stacidomo plu ekzistas kaj situas vidalvide al la entrepreno Bailly, ĉe la nuna vojo Saintes-Chermignac.[2]

Demografio

En 1906 estis 611 loĝantoj.

Demografia evoluo de Chermignac inter 1962 kaj 1999
1962 1968 1975 1982 1990 1999

489

556 587 862 968 1015
fonto : http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/psdc.htm.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Origine des Noms de Villes et Villages de Charente-Maritime. Jean-Marie Cassagne- Stéphane Seguin. Éditions Jean-Michel Bordessoules.
  2. Référence: Le patrimoine des communes des Villes de la Charente-Maritime.