Chessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chessel
Blazono de Chessel
Blazono de Chessel
Blazono de Chessel
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 558087 / 133264 (mapo)46.3494444444446.8941666666667Koordinatoj: 46° 21′ N, 6° 54′ O; CH1903: 558087 / 133264 (mapo)
Nombro de loĝantoj 363
Areo 3,57 km²
Alteco 379 m super marnivelo
Poŝtkodo 1846
Komunumkodo 5403
Mapo de Chessel
Mapo de Chessel
Mapo pri la situo de Chessel en la Distrikto Aigle
vdr

Chessel estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chessel situas proksimume 5 kilometrojn norde de la Lago Lemano ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano. Krom la vilaĝo Chessel al la komunumo apartenas la setlejo Grand Bois en nordoriento de la komunumo. En nordokcidento de la komunumo apud la riverbordo de Rodano situas golfludejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,57 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 62,2% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chessel limas en nordo al Noville, en oriento al Roche, en sudoriento al Yvorne, en sudokcidento al Vouvry, kaj en nordokcidento al Les Evouettes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Chessel pasas la kantona ĉefvojo n-ro 144 de Renaz al Les Evouettes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas tri kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Villeneuve.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chessel datiĝas el la jaro 1364 kiel Chessey. Sub la preĝejo estis trovitaj restaĵoj de romiafrumezepoka setlejo. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Subvoktejo Chillon kaj la familioj Pontverre kaj Châtillon tie posedis bienojn. Sub la berna regado de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 en Chessel troviĝis tribunalo de la Voktejo Aigle. Ĝis la malfermo de la ponto en la jaro 1839 pramo trafikis trans Rodano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]