Chevrolet Volt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chevrolet Volt estas reŝarga, elektra-dizela, (hibrida) antaŭprodukta aŭtomobilo, kreita de la aŭtomobila konzerno General Motors por ties marko Chevrolet.

Ĝi estis oficiale prezentita en la Nord-Amerika Internacia Aŭtoprezento (North American International Auto Show), la 7-an de januaro 2007, en Detroit, Miĉigano.

La aŭtomobilo uzas elektran motoron (kun litio-jona akumulatoro) kaj brulmotoron (1.0L), kiu uzas petrodizelon, biodizelon, benzenonE85. La brulmotoro reŝargas la bateriojn dum uzado.

La aŭto povas esti ŝargata per norma usona 110-volta, 15-ampera konekto (pro tio estas konektebla hibrida veturilo). Plenŝargite, la aŭtomobilo povas veturi 64 kilometrojn per nur la baterioj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda