La Côte-aux-Fées

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chez Matras)
La Côte-aux-Fées
Blazono de La Côte-aux-Fées
Blazono de La Côte-aux-Fées
Blazono de La Côte-aux-Fées
La Côte-aux-Fées
La Côte-aux-Fées
La Côte-aux-Fées
komunumo en Svislandovilaĝo
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Travers
Koordinatoj  46° 52′ 0″ N 6° 29′ 15″ O / 46.86667 °N, 6.48750 °O / 46.86667; 6.48750 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 0″ N 6° 29′ 15″ O / 46.86667 °N, 6.48750 °O / 46.86667; 6.48750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 453
Areo 12,85 km²
Alteco 1041 m super marnivelo
Poŝtkodo 2117
Komunumkodo 6504
Mapo de La Côte-aux-Fées
Mapo de La Côte-aux-Fées
Mapo de La Côte-aux-Fées
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

La Côte-aux-Fées estas komunumo en la distrikto Val-de-Travers en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 453 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Côte-aux-Fées situas en la Neŭŝatela Ĵuraso en okcidento de la kantono proksimume 38 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun 1430 m s.m. la monto Roches Blanches. La komunumo konsistas el la vilaĝo La Côte-aux-Fées kaj la setlejoj Les Places, Chez Matras, Les Jeannet, Bolles du Vent, Les Bourquin de Bise, Les Bourquin de Vent, Saint-Olivier, Les Tattets kaj Les Leuba. Krome al ĝi apartenas multnombraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,85 km², de kiuj 41,0% estas kovritaj de arbaro, 55,6% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Côte-aux-Fées limas en nordo al Les Verrières, en oriento al Val-de-Travers, en sudo al Sainte-Croix (VD), en sudokcidento al Les Fourgs (Francio), kaj en nordokcidento al Verrières-de-Joux (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Côte-aux-Fées situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la valo de la rivero Buttes pasas en sudoriento la kantona ĉefvojo n-ro 149 de Le Locle al Sainte-Croix, tra tiu vojo tamen sur la komunuma teritorio atingeblas nur kelkaj izolitaj bienoj kaj la groto Grotes aŭ Fées. Orienten kondukas de la vilaĝocentro vojo al Buttes en la komunumo Val-de-Travers, sudorienten kondukas vojo tra pasejo al La Vraconnaz en la komunumo Sainte-Croix, norden kondukas vojo al la stacidomo de Les Verrières.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Côte-aux-Fées datiĝas el la jaro 1337 kiel La Costa des Faies. Ĝis 1826 La Côte-aux-Fées estis parto de la komunumo Les Verrières. Ek de 1826 La Côte-aŭ-Fées fariĝis propra komunumo. En la baloto de 2007 la loĝantaro de La Côte-aux-Fées rifuzis aliĝon al la kunigita komunumo Val-de-Travers, kial la komunumo konservis sian memstarecon. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]