Chiapas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chiapas [ĈJApas] (Esperantigite : Ĉiapaso) estas la plej suda federacia subŝtato de Meksiko. Sudoriente ĝi limas al Gvatemalo. Entute Ĉiapaso konsistas el 118 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Chiapas).

Ĝi havas areon de preskaŭ 74.000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 4 milionoj. Ĝia ĉefurbo estas Tuxtla Gutiérrez; alia grava urbo estas San Cristóbal de las Casas.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CHP".

Ĉiapaso de 1994 konatiĝis interalie pro la ribelo de EZLN, la Zapatana Armeo de Nacia Liberigo (hispane: Ejército Zapatista de Liberación Nacional).

En la orienta parto de Ĉiapaso estas la okcidenta parto de Selva Lacandona (la orienta parto apartenas al Gvatemalo), pluvarbaro, kie dum kelkaj jarcentoj vivis izolite la malplej asimiliĝintaj el la majaoj, la lakandonoj. En la montoj, parto de Suda Patrinmontaro, vivas aliaj majaaj popoloj, ekzemple cociloj, celtaloj kaj ĉoloj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo