Chiaroscuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novnaskita infano
Fare de Georges de La Tour, 1645/1648
76 x 91 cm, Belarta muzeo de Rennes

Chiaroscuro (el la itala ; esperante: klaroskuro) estas grafika tekniko, per kiu klaraj partoj de desegnaĵo aŭ pentraĵo apudas tre malhelajn partojn, tiel kreante krudajn kontrastojn. Tiu tekniko aperis dum la Renesanco, sed spertis klimakson danke al Caravaggio kaj al liaj disĉiploj. Aliaj artistoj sekve utiligis chiaroscuro, ekzemple Rembranto.

En la pentraĵoj de Caravaggio, la tekniko fakte havas simbolan signifon: la surtera mondo estas tre obskura, dum la interveno de Dio okazigas subitan lumon. Sed Chiaroscuro cetere eblas pliigi la patoson de iu verko, rigidigi sintenojn aŭ obteni pli da reliefo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]