Chibed

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chibed (kibed), hungare Kibéd estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al Ghindari.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 854 (hungaroj).

Historio

Ĝia unua mencio estas en 1499. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.

Fonto

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Eventoj

Estis decida momento en la esplorado de la transilvania popolmuziko la 1904-a jaro, kiam Béla Bartók renkontiĝis hazarde en Gerlicepuszta, Hungario kun la 18-jara servutulino, Lidi Dósa, edziniĝnomo Madaras Lászlóné (3-a de decembro 1885-1971) naskita kaj mortinta ĉi tie, kaj la komponisto notis de ŝi 4 popolkantojn. Verŝajne tiam naskiĝis la ideo en li vojaĝi en Transsilvanion por kolekti popolmuzikon. En la jaro de 1914 en Chibed li kolektis 24 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.

Ĝemelkomunumo

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj