Chico Buarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chico Buarque

Francisco BUARQUE de HOLANDA, alinomata Chico BUARQUE (ŝibŭarhkj) estas filo de historiisto Sérgio Buarque de Holanda, naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en la 19-a de junio 1944. Siaj unuaj kanzonoj, kiel Pedro pedreiro, penplenaj de sociaj zorgoj, estis sekvataj de lirikaj verkoj kiel Olê, olá, Carolina kaj A Banda, ĉi tiu unu el venkantaj de 2-a Festivalo de Brazila Popolmuziko (1966).

Kiam oni dekretis la 5-an Institucia Ago, en decembro 1968, la brazila popolmuziko polariĝis ĉirkaŭ du nomoj kaj stiloj: Caetano Veloso, avantgardisto kaj gvidanto de Tropicalismo, kaj Chico Buarque, kiu ofte inspiriĝis en la musiko de 1930-a jardeko, nome de Noel ROSA. Ambaŭ estis persekutitaj de cenzuro de militarista gubesnestraro, kiu malpermesis granda parto de l' verkoj, kaj ili forfuĝis al Europo.

Tie, kune kun Vinícius de Moraes kaj Toquinho, Chico verkis la Samba de Orly, sia ekzila kanzono. Al teatro, Chico Buarque verkis la muzikon al Morte e vida severina, de João Cabral de Melo Neto, kaj de Romanceiro da Inconfidência, de Cecília Meireles. Li verkis, kun kunuloj, tekstojn kaj muziko de Roda viva (1967), Calabar (1973), Gota d'água (1975) kaj Ópera do malandro (1979). Publikis porinfanajn tekstojn kaj verkis la novelon Fazenda modelo (1974) kaj la romanojn Estorvo (1991) kaj Budapeste 2002.