Chico Xavier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chico Xavier

Francisco Cândido XAVIER [fransiskandidŭ ŝavier] naskiĝis en la 2-a de aprilo 1910 kaj forpasis en la 30-a de junio 2002; nomata Chico Xavier.

Li naskiĝis en la urbeto Pedro Leopoldo kie li vivis ĝis 1950, kiam li translokiĝis al la urbeton Uberaba, ambaŭ en la subŝtato de Minas-Ĝerajso, ĉe Brazilo. Lia familio estis tre malriĉa kaj lia patrino mortis kiam li estis bubo. Li suferis multe pro la malbonaĵoj faritaj al li de sia vicpatrino. En tiaj situacioj lia patrino, jam morta, aperus por konsoligi lin. De tiam, li jam vidus klare la spiritojn.

Havante nur sep jarojn, li jam konstatis sian mediumecon kiel "vidanto", kaj dum sia vivo, li vidis la spiritojn tiel klare, kiel la surterajn homojn; oni povus diri, ke li ne bone distingis unujn de la aliaj.

En 1917 Xavier partoprenis sian unuan seancon spiritan. En 1927 li komencis sian aktivecon en la spiritismaj medioj, en familia rondo, kie li tuj ricevis la unuajn komunikaĵojn, prozajn kaj versajn. Ĝis 1931, li mediume skribis mesaĝojn kaj poemojn, kiun plurajn estis publikita en la sekvantaj jaroj. En Aŭgusto 1931 li komencis grandan verkon el ĉirkaŭ ducent poeziaĵoj de proksimune kvindek spiritoj, iamaj brazilanoj aŭ portugaloj; tiun libron publikigis, kiel preskaŭ ĉiujn aliajn, la Brazila Spiritisma Federacio, en 1932. Estu reliefigite, ke Xavier ĉerpas neniom da materiala profito el la verkoj de li ricevataj; li estas ankoraŭ tiu malriĉa junulo, kiu tamen, ne edziĝinte, subtenas junajn gefratojn kaj orfajn genevojn, kaj sisteme rifuzas ĉian monsumon kontraŭ servoj, de kiuj, li diras, li estas nura peranto: la favoratoj danku Dion pro la ĉiela graco. Gajhumora, komunikiĝema, afabla, babilema, amanto de senmalicaj spiritaĵoj, li estas efektive unu el la plej senafektaj, humilaj, kaj amindaj homoj, kiajn oni povus trovi.

En 1931 aperus al li la spirito nomata Emmanuel. Tiu ĉi spirito ekde tiam akompanis lin ĝis lian morton. Poste la unua apero de Emmanuel, Chico Xavier psikografiis pli ol kvarcent librojn, pri diversaj temoj kaj fakoj: scienco, moralo, religio, psikologio, romanoj , rakontoj, poemaroj, historiaj verkoj ktp. Laŭ la klarigoj de Xavier mem, la verkoj ne estas faritaj de li sed estas diktitaj de la spiritoj. Pro tio, li povis skribi grandan kvanton da verkoj.

Xavier skribis flue, sen eĉ unu sekundo da ekpenso kaj seninterrompe; laŭŝajne, la spiritoj alportis siajn verkojn jam preta, kaj la laboro limiĝas do je simpla diktado. Ordinare la mediumo skribas "nekonscie" kaj ĉiam sen ia "elvoko". En tia maniero li ricevas ĉiajn komunikaĵojn, ĉu tiuj estas dikaj volumoj, ĉu simplaj alparoloj, konsiloj, preĝoj k.t.p., kiuj aŭ tute ne estas publikigataj - pro sia nur persona intereso - aŭ aperas kiel flugfolioj, gazetartikoloj, broŝuretoj k.s. Tiu nepublikigita parto de la komunikaĵoj jam formus multenombrajn dikajn librojn.

Ĉe tiu konstato, ke neklerulo skribis verkojn pri ĉiuj temoj - tiel facile kaj abunde; ke li skribis komunikaĵojn tute personajn de "mortintoj", kiuj parolas al siaj surteraj karuloj pri aferoj tute nekonataj al mediumo; ke li priskribas la "fantomon" al li aperintan ĝuste tia, kia estis la homo en sia lasta ekzistado, kaj kelkafoje malsama, ol kiel opiniis la konsultanto, kiu poste konfesas sian eraron; oni ja deviĝis rekoni, ke "io" ekzistas ekster niaj ordinaraj sentumoj, trans la komune homaj kapabloj.


En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Granda nombro da verkoj de li jam estis tradukita al Esperanta lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]