Chif Toshio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chif Toshio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1881 (1881-01-22)
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto • oficisto
vdr

CHIF Toshio [千布利雄 Ĉihu Toŝio] (naskiĝis la 22-an de januaro 1881 en Saga (gubernio), mortis en 1944), ankaŭ konata kiel Ĉif Tosio, Chifu Toshio kaj Toshio Chifu, estis japana esperantisto.

Chif lernis Esperanton en la Esperanto-Lernejo de Osugi Sakae en 1906 kaj estis efektiva redaktoro de Japana Esperantisto de 1908 (?) ĝis 1911. Kun Ossaka Kenji li estis unu el la du kolonoj de la Esperanto-movado en Japanio.

Li komprenis Esperantismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka Kenji pri organizaj problemoj. Li verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vortarojn.

Interalie li kompilis:

  • 1910: organizanto de Japanaj Rakontoj (unua verko de japana esperantisto eldonita en Eŭropo).
  • 1922: E-a Legolibro kaj Krestomatio.

kaj verkis:

  • 1914: Plena Esperanto-Japana Vortaro (kun Katumi Kuroita kaj aliaj), 2a eld. 1924.
  • 1914: Plena kurso de la lingvo Esperanto (sistema lernolibro edukinta multajn kapablajn posteulojn), renovigita eldono 1921.
  • 1922-1923:Granda Gramatiko de Chifa (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol Adverbo, 1923.)
  • 1927: Plena Japana-Esperanta Vortaro (multpaĝa). (Kuw.)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Japanaj Rakontoj

Citaĵo
 Sep interesplenaj rakontoj, traduktaj de diversaj personoj. Plej bona laŭdo de la plenumita tasko estas ke ĉiuj rakontoj ŝanas esperantigitaj de la sama aŭtoro. 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1934: Enciklopedio de Esperanto, p. 409 (post la kapvorto "Nipono").
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.