Ĉiuaŭa Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chihuahua-dezerto)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉiuaŭa Dezerto
angle: Chihuahuan Desert, hispane: Desierto de Chihuahua
dezerto, duondezerto
VanHornTX 2008.jpg
Ĉiuaŭa dezerto apud Van Horn (Teksaso)
Landoj Flago de Usono Usono, Flago de Meksiko Meksiko
Kontinento Norda Ameriko
Subŝtatoj
Montaroj Okcidenta Patrinmontaro, Orienta Patrinmontaro
Endezertaj urboj
Rivero Rivero Pecos
Koordinatoj 30°32′26″N 103°50′14″W  /  30.54056°N, 103.83722°U / 30.54056; -103.83722 (Ĉiuaŭa Dezerto)
Plej alta punkto
 - alteco 3 700 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 600 m s. m.
Longo 1 285 km (798 mi)
Larĝo 440 km (273 mi)
Areo 509 500,0 km² (50 950 000 ha)
Biomo Dezertoj kaj kserofitaroj
Orogenenezo
montariĝo
Meksika Altebenaĵo
Plantaro Agave lechuguilla
Klimato Modera klimato
Situo enkadre de Nordameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Nordameriko
Situo de Ĉiuaŭa dezerto enkadre de Nordameriko
Situo de Ĉiuaŭa dezerto enkadre de Nordameriko
Situo de la dezerto inter Usono kaj Meksiko
Situo de la dezerto inter Usono kaj Meksiko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chihuahuan Desert
Retpaĝo: Centennial Museum, University of Texas at El Paso

Ĉiuaŭa Dezerto[1]Dezerto Chihuahua, estas tersupraĵa ekoregiono kiu situas en la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La dezerto troviĝas ambaŭflanke de la landlimo de Meksiko kaj Usono, en la centraj kaj nordaj partoj de la Meksika Altebenaĵo, limigite okcidente de la vasta montarĉeno de Okcidenta Patrinmontaro, kaj kovrante nordajn partojn de la orienta ĉeno, Orienta Patrinmontaro. Je la usona flanko ĝi okupas la valojn kaj basenojn de centra kaj suda Nov-Meksiko, Teksaso okcidente de la Pekos-rivero kaj sudorienta Arizono; sude de la landlimo ĝi kovras la nordan duonon de la meksika subŝtato de Ĉiuaŭo, plejmulton de Koaŭilo, nordorientan parton de Durango, ekstrem-nordan parton de Zakateko kaj etajn okcidentajn partojn de Novleono. La ekoregiono havas areon de ĉirkaŭ 509 500 km². Ĝi estas la tria plej vasta dezerto de la Okcidenta duonglobo kaj estas la dua pli vasta en Nordameriko, post la Granda Baseno[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La tereno ĉefe konsistas el akvokolektaj areoj kiuj estas interrompitaj de multnombraj etaj montarĉenoj.

Pluraj pligrandaj montarĉenoj inkluzivas Sierra Madre, Sierra del Carmen, Sacramento-Montaron, Sandia-Manzano-Montaron, Magdalena-San-Mateo-Montaron, Ĉisos-Montaron, Guadalupe-Montaron, kaj Davis-Montaron. Tiuj ĉi kreas arbarinsulojn de pli malvarmaj, pli humidaj klimatoj en la dezerto, kaj tiaj altaj areoj havas kaj koniferajn kaj deciduajn duonarbarojn, kaj eĉ arbarojn laŭlonge de drenejoj kaj favoraj elmetaĵoj.

"Arbar-insulo" : Arbarkovritaj montaroj super la dezerto en Arizono.
Fouquieria splendens en Nacia Parko Big Bend, Teksaso.

Ĉiuaŭa Dezerto havas pli altan altitudon ol Sonora-Dezerto okcidente, plejofte variigante laŭ altitudo ekde 600 ĝis 1 675 metroj. Kiel rezulto, ĝi emas somere havi iomete malpli drastan klimaton (kvankam kutime tagaj temperaturoj en junio estas ĉirkaŭ 35 ĝis 40 °C ). Vintra vetero varias ekde relative maldrasta ĝis sufiĉe malvarma depende de altitudo kaj de akreco de nordaj ventoj. Precipitaĵo estas iome pli abunda ol en plejmulto de suda Granda Baseno, Sonora- kaj Mojave-Dezertoj, kvankam ĝi kutime estas jare malpli ol 254 mm, kun plejmulto de la pluvo falante dum "musono" de malfrua somero. La averaĝa jara precipitaĵo por Ĉiuaŭa dezerto estas 235 mm kun ekstremoj de proksimume 150 kaj 400 mm. Ĉirkaŭ du trionoj de la arid-zonaj stacioj havas jarajn totalojn inter 225 kaj 275 mm. Neĝado estas malabunda escepte je la plej altoj altitudoj.

Ĉiuaŭa Dezerto estas ekoregiono kiu ne estas sufiĉe esplorrigardata kaj pristudata. Tial, ĝi ne estas klasifikita aŭ subdividita, kiel la Sonora-Dezerto okcidente.

Estas kelkaj urbaj areoj en la dezerto: la plej grandaj estas Ciudad Juárez kun preskaŭ du milionoj da loĝantoj, najbarante El Paso; post tio la urbo de Ĉiuaŭurbo kaj Torreón. Albuquerque, Las Cruces kaj Roswell en Nov-Meksiko estas aliaj gravaj urboj en la ekoregiono. Saltillo kaj Monterejo situas rande de Ĉiuaŭa Dezerto.

Laŭ la Monda Natur-Fonduso, Ĉiuaŭa Dezerto eble estas la dezerto kun la plej alta biodiverseco en la mondo, kaj laŭ specio-riĉeco kaj laŭ endemioj, kvankam la regiono estiĝas forte degradita en la daŭro de la tempo. Multaj enlandaj specioj estas anstataŭitaj de Larrea tridentata. La meksika lupo Canis lupus baileyi, subspecio de la Griza lupo, iam abunda, estas formortinta. La ĉefa kialo de degrado estas estinta paŝtado[3].

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Proksimume 3 500 da plantospecioj vivas en la dezerto, kaj 1 000 aŭ 29 % estas endemiaj. Estas minimume 16 endemiaj genroj [4]. La ekoregiono estas agnoskita por sia diverseco kaj alta nivelo de endemiismo pri la Cactaceae. Bedaŭrinde, ĝi ankaŭ entenas la plej grandan tutaĵon de endanĝerigitaj kaktoj en Ameriko [5]. Eble unu kvinono el ĉiuj kaktoj de la mondo – tiom multe da ili kiom 350 el la 1 500 sciataj specioj – troviĝas en tiu dezerto. Du kaktaj genroj, Coryphanta kaj Opuntia, estas la plej specio-riĉaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meksikaj loknomoj
  2. angle (2006) The New York Times Almanac, 2007, New York, New York: Penguin Books, 456. ISBN 0-14-303820-6. 
  3. angle WWF : Chihuahuan desert (Ekoregiono NA1303 : Ĉiuaŭa Dezerto)]
  4. Toledo 1988
  5. Oldfield 1997

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • hispane Marroquín, J. S., G. Borja, R. Velázquez, y J. A. de la Cruz. 1981 : Estudio ecológico y dasonómico de las zonas áridas del norte de México, Publicación Especial 2. Instituto Nacional de Investigaciones Forestales, SARH., México.
  • angle Oldfield, S. (Comp). 1997 : Cactus and succulent plants: Status survey and conservation action plan. IUCN, Cambridge, U.K.
  • angle Olson, D. M. and E. Dinerstein. 1998 : The Global 200: A representation approach to conserving the earth's most biologically valuable ecoregions. Conservation Biology, 3:502-512.
  • hispane Toledo, V. M. 1988 : La diversidad biológica de México. Ciencia y Desarrollo, XIV(81): 17-30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto Meksiko, Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto Usono
PA1310 Sonora-Dezerto Meksiko, Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]