Chihuahua (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chihuahua
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Fondita 7-a de aŭgusto 1821
Poŝtkodo 31000–31633
Kodo laŭ INEGI 08019
Retpaĝaro www.municipiochihuahua.gob.mx
Politiko
Urbestro Álvaro Madero Muñoz (PAN)
Demografio
Loĝantaro 758 791
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°38′N 106°4′U  /  28.633°N, 106.067°U / 28.633; -106.067 (Chihuahua (komunumo)) (mapo)
Alto 1 440 m
Areo 9219,3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Chihuahua (komunumo) en Chihuahua (Meksiko)
Situo de Chihuahua (komunumo) en Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Chihuahua (komunumo) en Chihuahua
Situo de Chihuahua (komunumo) en Chihuahua
Situo de Chihuahua (komunumo) en Chihuahua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chihuahua Municipality [+]
vdr

Chihuahua estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Ĉiuaŭo, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Chihuahua, kiu estas samtempe la ĉefurbo de la tuta subŝtato. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08019.

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 758791 loĝantojn. El tiuj estis 369064 viroj kaj 389727 virinoj. La komunumo havas surfacon de 9219,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1440 metroj super la marnivelo.

Situo

La komunumo troviĝas en la centro de la subŝtato, en regiono, kiun oni nomas “La Meseta” (alt-ebenaĵo, laŭvorte: tableto). Norde ĝi limas al la Ahumada, nordoriente al la komunumo Buenaventura, okcidente kun la komunumo Namiquipa kaj kun la komunumo Riva Palacio, sudoriente kun la komunumo Santa Isabel kaj la komunumo Satevó, sude kun la komunumo Rosales kaj oriente kun la komunumo de Aquiles Serdán kaj Aldama.

Regiono

La teritorio de Chihuahua formas parton de la geografia regiono “La Meseta” kaj samtempe apartenas al Meksika Altebenaĵo (Altiplanicie Mexicana), kiu etendiĝas inter la centro de la lando ĝis la nordo. Ĝenerale temas pri tre ebena regiono kun seka klimato. Grandparte sur la komunuma teritorio ekzistas granda valo, kiu etendiĝas de la sudo al la nordo. En la centro de tiu valo troviĝas la urbo Chihuahua.

Hidrogeografio

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la riveroj Chuviscar, kiu fontas ĉe la limo al la komunumo Riva Palacio kaj kiun oni baras en la akvobaraĵo Chihuahua kaj Chuvíscar kaj la rivero Río Sacramento kiu same fontas en la teritorio de la Chihuahua. La rivero Sacramento unuiĝas kun la rivero Chuviscar ĉe la urbo Chihuahua. Entute estas tri akvobaraĵoj en Chihuahua: La lago Chihuahua, de la rivero Chuvíscar kiu situas ĉirkaŭ 10 kilometrojn okcidente de la urbo Chihuahua, kaj la lagoj Chuvíscar kaj El Rejón. La ambaŭ lastaj situas tute proksime de la urbo Chihuahua kaj havas la celon zorgi por sufiĉa trinkakvo de la loĝantaro.

Demografio

En la lastaj dek jaroj la loĝantaro de la komunumo Chihuahua forte kreskis. La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la urbo de Chihuahua, sed krome ekzistas 375, tiel nomataj loĝlokoj (statistika esprimo). La plej multaj el ili estas ega malgrandaj.

Ĉefaj loĝlokoj de la komunumo Chihuahua
Loĝloko Loĝantaro
Tuta Komunumo 758,791
Chihuahua 748,518
El Sauz 1,541
Nuevo Delicias 722
San Isidro (Los Hoyos) 628
La Casita 333
Nuevo Sacramento 322
Labor de Terrazas 313
Estación Terrazas 306
El Charco 263
Sacramento 229
Colonia Soto 195
Ciénega de Ortiz 53

Klimato

La klimato estas normala por la regiono “La Meseta”. Ĝi estas tre seka. En la komunumo jare falas averaĝe nur 200,0 mm/m² da precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, sed oni registras ekstremojn ĝis 39,0 °C kaj -7,4 °C. La plej altan temperaturon en la historio oni registris en 2008. Tiujare oni mezuris 42,5 °C. La plej malaltan oni registris en 1949; -17 °C. Ofte estas sekaj periodoj. La pluva periodo estas inter julio kaj septembro.

Infrastrukturo

Aŭtovojoj

Verko de la skulptisto Sebastián, ĉe la enirvojo al la urbo apud la aŭtovojo Delicias – Chihuahua.

La ĉefaj aŭtovojoj kiuj estas sur la komunua teritorio estas:

La ĉefa aŭtovojo estas la Carretera Federal 45, kiu kondukas tra la komunumo de la nordo al la sudo. Temas pri aŭtovojo kun 4 koridoroj (du en ĉiu direkto). Ĝi kondukas norden al la urbo Juárez kaj suden al Meoqui, Delicias kaj la resto de la lando. Ĝi trairas la urbon Chihuahua.

Fervojoj

Du fervojaj linioj kondukas tra Chihuahua. Unu linio iras de la nordo al la sudo (la linio Meksikurbo – Juárez) kaj la alia de la oriento al la okcidento (la linio fervojo Chihuahua – Pacifiko). La unua ne transportas pasaĝerojn kaj la lasta havas grandan turistan gravecon.

Radio kaj Gazetaro

La ĉefaj gazetoj kiuj aperas estas la jenaj:

  • El Diario de Chihuahua y El Peso [1]
  • El Heraldo de Chihuahua y El Heraldo de la Tarde [2] kaj
  • El Pueblo [3]

Ekzistas diversaj televidstacioj (malfermaj), kiuj elsendas de la teritorio de Chihuahua:

  • XHAUC-TV Canal 9 Chihuahua
  • XHCH-TV Canal 2 Chihuahua
  • XHCHZ-TV Canal 13 Chihuahua
  • XHECH-TV Canal 11 Chihuahua
  • XHFI-TV Canal 5 Chihuahua
  • XHIT-TV Canal 4 Chihuahua
  • XHABC-TV Canal 28 Chihuahua

kaj diversaj radiostacioj:

  • 88.5 XHDI-FM "Los 40 principales" (24 Horoj, internacia, junulara)
  • 89.3 XHFA-FM "La Poderosa" (24 Horoj, muziko, diversaj stiloj)
  • 90.1 XHUA-FM "Stereo Vida" (24 Horoj, hispana muziko; aktuala kaj 80-aj, 90-aj jaroj)
  • 90.9 XHACH-FM "La Caliente" (24 Horoj, Nordmeksika muziko).
  • 94.9 XHCHH-FM "D'95" (24 Horoj, internacia, junulara).
  • 97.3 XHECS-FM "Imagen" (24 Horoj, novaĵoj)
  • 104.5 XHCHA-FM "Stereo Hits" (24 Horoj, baladoj kaj junularo).
  • 105.3 XHRU-FM "Radio Universidad" (24 Horoj, klasika muziko)
  • 106.1 XHSU-FM "El Lobo" (24 Horoj, rokmuziko en la angla)

Tempozono

La komunumo, kiel la tuta subŝtato, apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 557.718 personoj pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2.643 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,47 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko

La komunuma registaro (Ayuntamiento) konsistas el la komunuma prezidanto, persono kun la titolo “Síndico”, kaj 18 tiel nomataj regantoj (10 elektitaj per plimulto de la voĉoj kaj 8 proporcie). La regtempo daŭras 3 jarojn kaj oni ne povas reelekti la saman teamon tuj en la sekvanta periodo.

En Chihuahua ekzistas 5 komunumaj sektoroj:

  • Ciénega de Ortiz
  • El Charco
  • El Sauz
  • Guadalupe
  • Soto

La komunumaj prezidantoj inter 1974 kaj hodiaŭ estas la jenaj:

Eksteraj ligiloj