Chikindzonot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chikindzonot (komunumo))
Chikindzonot
municipo de Meksiko
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Regiono 2
Poŝtkodo 97940
Kodo laŭ 31 022
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 045
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 15′ N, 88° 32′ U (mapo)20.25-88.533333333333Koordinatoj: 20° 15′ N, 88° 32′ U (mapo) [+]
Alto 33 m
Areo 474 km² (47 400 ha) [+]
Horzono UTC -6
Chikindzonot (Jukatanio)
Chikindzonot (Jukatanio)
DEC
Chikindzonot
Chikindzonot
Situo de Chikindzonot
Chikindzonot (Meksiko)
Chikindzonot (Meksiko)
DEC
Chikindzonot
Chikindzonot
Situo de Chikindzonot

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chikindzonot Municipality [+]
vdr

Chikindzonot estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Chikindzonot. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31022.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4045 loĝantojn. El tiuj estis 2069 viroj kaj 1976 virinoj. La komunumo havas surfacon de 352,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 33 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 79,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,9 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2031 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1408 scipovis legi kaj skribi kaj 619 personoj estis analfabetoj. Do 30,48% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3511 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2963 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 84,4% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]