Chimoio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chimoio [ŝimojo] estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Mozambiko. La loknomo estis Vila Pery sub la portugala dominado Vila Pery.

Mapo pri Mozambiko, kie Chimoio estas trovebla en la centra parto

Bazaj informoj

Geografio

Chimoio situas sur altebenaĵo en la centra sekcio de la lando. Zimbabvo situas 95, Maputo aere 766, voje 1100 km.

Historio

La strategia pozicio de tiu regiono igis ĝin privilegia centro, tra kiu produktoj pasis de la landinterno ĝis la marbordo. Tion sciis la araboj, kiuj fondis imperion kaj ili okupiĝis precipe pri oroserĉado kaj komercado (ankaŭ sklavokomercado). En la 15-a jarcento la portugaloj okupis la marbordon kaj iom post iom ili venis al la nuna loko de Chimoio. En 1893 en la proksimo ili fondis urbeton Vila Barreto, kiu estis necesa por la konstruata fervojo. Sekve la urbeto ĝuis periodon de abundego. En 1899 la urbo iĝis administra centro, kiel Mandigos, sed en 1916 la urbo rericevis la nomon Vila Pery, kiel agrikultura centro. Fakte Vila Pery ricevis urban statuson en 1969. En 1974 la liberecbatalantoj faris atakon kontraŭ la urbo. En 1977 masakro okazis. En la 2000-aj jaroj rifuĝintoj el Zimbabvo alvenis.

Trafiko

Chimoio havas flughavenon kaj fervojan linion (same ĉefvojon) de Beira ĝis Harareo.

Fontoj

  • Angla, franca kaj kroata Vikipedio
  • [1]
  • mapo