Chipping Norton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sociala maljunulejo en Chipping Norton

Chipping Norton [ĉIpin nOten] estas urbo en la brita graflando Oxfordshire. Ĝi estas la plej alte situa urbo en tiu graflando. En 2001 ĝi havis 5.972 loĝantojn.

Ĝi situas 30 km nord-okcidente de Oksfordo. Ĝiaj koordinatoj estas 51,94° N kaj 1,54° U.

La nomparto "Chipping" signifas "bazaro" kaj indikas la iaman gravecon de tiu bazara loko.

Norde de la urbo troviĝas la megalitejo Rollright Stones.