Kismajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chisimaio)
Kismajo
somale Kismaayo
urbo
Vido al Kismajo
Ŝtato Somalio Somalio
Regiono Jubbada Hoose
Historiaj regionoj Sultanato Zanzibaro, Itala Somalio
Situo Kismajo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 00° 21′ 37″ S 42° 32′ 55″ O / 0.36028 °S, 42.54861 °O / -0.36028; 42.54861 (mapo)
Areo 5,0 km² (500 ha)
Loĝantaro 183 300 (2007)
Denseco 36 660 loĝ./km²
Horzono OAT (UTC+3)
Situo enkadre de Somalio
Situo enkadre de Somalio
Situo enkadre de Somalio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Kismajo

KismajoKismaayo (en somala Kismaayo, en araba كيسمايو, translitere Kīsmāyū) estas havena urbo en la regiono Jubbada Hoose de Somalio kaj la tria plej granda urbo de lalando (post Mogadiŝo kaj Hargejso.[1] Ĝi situas tre sude je 528 km sudokcidente de Mogadiŝo, ĉe la buŝenfluo de la rivero Juba, kie ĝi enfluas en la Hinda Oceano kaj proksime de la landlimo kun Kenjo (je ĉirkaŭ 150 km). En 2008 la populacio estis kalkulita ĉirkaŭ 70,000. [2] Tamen en 1993, la populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 170,000,[3]. En 2002 estis 201,000.[4] Malfacilo kalkuli pli precize la loĝantaron dependas de la nomadismo de granda parto de la populacio kaj de la ege ŝanĝanta situacio dum la Enlanda Somalia Milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono estis regita de zanzibaraj sultanoj en 1835. El 1875 al 1876, Kismajo estis okupita de Otomana Egiptio sub Isma'il Paŝa. Estis parto de Jubalando, kiu apartenis al la Brita Imperio, el julio de 1895, kiel parto de la East Africa Company. Julie de 1924 ĝi estis transdonita al Italio kiel parto de la kolonio de Jubalando (Oltre Giuba). En 1926, la areo estis enmetita en la kolonio de Italia Somalio, kaj iĝis ĉefurbo de la Juba provinco.[5]

Dum la Somalia Enlanda Milito post la falo de Siad Barre Kismajo estis centro de multaj operacoj. En 1993 la Generalo Hersi Morgan sukcesis preni la povon spite la klopodojn de la internaciaj armeoj kiuj intervenis en la regiono. En 1998 li deklaris la sendependon de la regiono kiel Juba.

Tamen dum la unuaj jaroj de la 21a jarcento la luktoj ĉirkaŭ la urbo daŭris kaj en septembro de 2006 la urbon konkeris la Islamaj Kortumoj. Kiam armeo de Etiopio eniris en la landon por helpi la Federan Registaron, la IK forlasis Mogadiŝon kaj enfortigis en Kismajo, sed la etiopia armeo sekvis ĝis Kismajo kaj la IK forfuĝis al Kenjo, dum la urbon prenis la Transira Federa Registaro. Tamen poste la IK revenis al la regiono. Dum tiom da konfliktoj ne nur oni detruis gravajn lokojn de la urbo kaj la ekonomion de la regiono, sed ankaŭ okazis grandaj translokigojn de loĝantaro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Kismajo la temperaturo varias inter 23 kaj 32 'C. Jare pluvas po 230 mm. Mezurebla pluvo pluvas inter majo-junio pro la fora musono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kismayu Travel Guide. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-01-25.
  2. Informations of Kismayu. Arkivita el la originalo je 2007-10-01. Alirita 2007-10-01.
  3. N.Y. Times, U.S. Tells Clan's Forces to Leave Somali Port, February 24, 1993
  4. Enyclopedia.com
  5. Jubaland Facts

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]