Bornea nigrabrustulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chlamydochaera)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bornea nigrabrustulo
Bornea nigrabrustulo
Bornea nigrabrustulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Chlamydochaera
Specio: Ch. jefferyi'
Chlamydochaera jefferyi
(Sharpe, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bornea nigrabrustuloFruktomanĝanta turdo (Chlamydochaera jefferyi) estas enigmeca specio de birdo nuntempe lokita kun la tipaj Turdoj en la familio de Turdedoj. Ĝi estas endemia de la montaraj arbaroj de sudorienta Azio en la insulo Borneo fakte en la norda, okcidenta kaj centra partoj de la insulo je 700 al 3200 m de altitudo.

Ĝi estas ege distinga el aliaj turdoj, anstataŭe ĝi konverĝis al Corvoidea kiel la Lalagoj (Lalage) aŭ la Orioloj (Oriolus). Tiele ĝi estis lokita en monotipa genro Chlamydochaera.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Bornea nigrabrustulo

Temas pri mezgrandaj birdoj (22 al 23 cm longaj) en kiuj kiel ĉe la orioloj kombinas la koloroj flava kaj nigra en kapo nome ambaŭ seksoj havas flavecajn kapon kaj kolon, dum estas nigraj tre rimarkindaj kaj kontrastaj zonoj en longa traokula strio (el beko al nuko) kaj en brusto, el kiuj tiu lasta nomigas la specion, ĉar vere estas ege videbla kaj klare limigita. Ankaŭ la beko estas nigra kaj formas parton de tiu strio, kie elstaras la malhelbrunaj irisoj; en gorĝo foje estas iom da ruĝeca aŭ oranĝeca nuanco. Aliaj nigraj zonoj estas la kruroj, flugilplumoj kaj la vostobordoj. Krom tio estas iom da seksa duformismo, ĉar inoj estas ĝenerale pli flavecaj birdoj kun tri partoj el brunflava al pli flava, nome la dorso estas pli brunflava, malpli la subaj partoj kaj pli flava la kapo, kiel jam estas dirite. Ĉe maskloj temas pri pli grizaj birdoj, ĉe kiuj griza koloro jam komencas en malantaŭa krono kaj nuko, estas pli malhela en dorso kaj vosto kaj pli hela en subaj partoj ĝis blankeca en subvosto. Dumfluge estas videbla blanka flugilstrio.

Pro la kombino de flaveca kaj nigra koloro tiu specio iam estis klasita ĉe la Orioledoj, ĝis 1975, kiam post studoj de DNA oni klasigis ĝin ĉe la Turdedoj kaj Muŝkaptuledoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas silentemaj birdoj. Ili serĉas kutime sian manĝon en meza branĉaro miksite kun bulbuloj de la familio de la piknonotedoj aŭ surgrunde serĉe inter la seka foliaro. Ili rompas la konkoŝelon de helikoj kontraŭ branĉoj aŭ ŝtonoj. Ili estas ĉu loĝantaj birdoj ĉu iom migrantaj kiam foje malaperas el siaj teritorioj aŭ malsupreniras iomete post reproduktado kaze de la plej altaj montoj.

Tiu specio estas ĉefe fruktomanĝanta, kaj krom beroj ili manĝas ankaŭ heliketojn. Dum la periodo de reproduktado, la masklo manĝigas la inon nur per materialo vegetalaj nome grandaj figoj kaj malgrandaj beroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reproduktado de tiu orientalisa specio daŭras el marto al fino de aŭgusto aŭ komenco de septembro. La nesto estas profunda taso el fibroj kovrita kaj kaŝita per musko, situa sur la forko de granda arbo, je ĉirkaŭ 10 m supergrunde. Nur la ino konstruas la neston per energia modlado per sia korpo, dum la masklo manĝigas ŝin per grandaj figoj. Ankaŭ nur ŝi kovas, dum la masklo plumanĝigas ŝin.

La Bornea nigrabrustulo ne estas konsiderata minacata specio de la IUCN, kvankam la teritorio ne estas tre etenda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]