Ordeno de la Nigra Aglo • Ordeno de Sankta Andreo • Honorary doctorate from the Julius Maximilians University of Würzburg • Doctor honoris causa of the University of Strasbourg • Reĝa ordeno de Sankta Stefano de Hungario vd
Hohenlohe-Schillingsfürst estis liberalema, sed havis la malfacilecon trovi respekton de la absolutismema imperiestro kaj ties anaro. Li ne favoris la ideon "puĉi" por forigi la demokratian balotrajton, sed ja opiniis ke la katolika Zentrumspartei kaj la socialdemokratoj estis negativaj fortoj kiuj malfaciligas la laboron de la konservativa-liberala registaro. Malfacilis trovi plimultojn en la parlamento. Malantaŭ la kulisoj leviĝis jam en la kvara jaro de la kanceliereco de Hohenlohe-Schillingsfürst Bernhard von Bülow, la posteulo kiel regna kanceliero en 1900.