Chorzów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chorzów
Flago Blazono
Chorzów (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Chorzowa
Provinco Silezio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 3487000 (Katowice)
Urborajtoj 1868
Koordinatoj 50° 18′ N, 18° 57′ O50.318.95Koordinatoj: 50° 18′ N, 18° 57′ O
Areo 33,5 km2
Loĝantaro 114686 (en 2006)
Loĝdenso 3423,46/km2
Poŝtkodo 41-500 do 41-516
Telefona antaŭkodo (+48) 032
Aŭtokodo SH
Estro Marek Kopel
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul. Rynek 1
Retpoŝto de estraro prezydent@chorzow.um.gov.pl
Poŝtkodo de estraro 41-500
Telefono de estraro (+48 032) 241 12 61
Fakso de estraro (+48 032) 241 24 59
Poŝto de estraro urzad@chorzow.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Italio) Termoli
(Hungario) Ózd
(Ĉeĥio) Zlín
(Germanio) Iserlohn
(Francio) Creil
Komunuma retejo http://www.chorzow.um.gov.pl
v  d  r
Information icon.svg

Chorzów ˈxɔʒuf (prononco: ĥoĵuf) (germane Königshütte) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en sudokcidenta Pollando kun proksimume 115000 loĝantoj. Ĝi situas je proksimume 7 km nordokcidente de Katowice, la du urboj preksaŭ kunkreskis.

La komunumo ekzistis jam en 1136, poste apartenis al pliaj eŭropaj imperioj. En 1790 – inter la unuaj en Silezio – formiĝis al karbonmineja centro. Ĝi ricevis urban rangon en 1864. Post la unua mondmilito okazis (20-an de marto 1921) baloto, en kiu decidis la loĝantaro resti parto de Germanio. Spite al tio, oni transdonis ĝin la 19-an de junio 1922 al Pollando. En 1934 alligis al la urbo kvar najbarajn vilaĝojn. Inter 1939 kaj 1945 apartenis ĝi portempe al Germanio, sed post la dua mondmilito denove la Pollando kaj oni translokigis la germanojn.

Chorzów apudas la fervojlinion KrakovoWroclaw, tie troviĝas la plej granda industria uzino de Silezio, la Fer- kaj Metalfabriko de Korciuszko, fondita en 1802.

Posttagmeze de 28-a de januaro 2006 kolapsis komerca halo (eksponejo) proksime al urbolimo de Katowice. Tiutempe okazis tie eksponado de kolombobredistoj kaj partoprenis ĝin ĉ. 1.000 homoj. Mortis min. 60 homoj kaj multaj vundiĝis. (legu ankaŭ Bad Reichenhall)

Urba partnereco[redakti | redakti fonton]

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Unua loka Esperanto-grupo fondiĝis en la 5-a de aprilo 1911. Loka grupo de GEA en januaro 1913 okazigis sia jara ĉefkunveno. Malgraŭ la grandaj elspezoj por propagando, la stato de la kaso estas kontentiga. Prezidanto restis Max Fleischer. La 21-an de februaro kurso por komencantoj estis malfermata, la fondiĝdatrevenon oni festis la 5-an de aprilo en la ĉambrego de „Parkhotel”.

Rondo Esperantista Chorzów aranĝis „Solenan Zamenhofvesperon” la 15-an decembron 1934 je la 15-18 horo en Dom Polski, ul. Wolności 64. La asocio ŝanĝis sian nomon 1937 al „Pola Asocio Esperantista” (Polskie Stowarzyszenie Esperantystów) kaj samtempe partan ŝanĝon de la statuto. La alinomigon oni faris por plivigligi la Esperanto-movadon en la urbo. La estraro konsistas el jenaj personoj: prezidanto Emil Kołodziej; vicprezidanto Eugeniusz Kędzior; sekretario Konstanty Czaja; anst. sekretario Józef Szyma; kasisto Roman Jerzy Marzec; Rev. Komisiono: Roman Kornelius, s-ro Terf. Mathias, f-ino Maria Bargiel; konsilanto: Jan Kocek. S-ano Emil Kołodziej festis en oktobro sian 25-jaran Esperanto-jubileon. La grupmembroj transdonis al li memorlibreton. La 9-an de januaro okazis Zamenhofvespero kun danco, partoprenis 70 personoj. En aprilo oni malfermis Esperanto-kurson por komencantoj.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Kantyka (redaktoro), Chorzów. Zarys rozwoju miasta (Chorzów. Skizo pri evoluo de la urbo), Śląsk, 1977
  • J. Drabina, Historia Chorzowa od średniowiecza do 1868 roku (Historio de Chorzów de mezepoko ĝis 1868), Chorzów, 1998
  • J. Drabina, Historia Chorzowa od 1868 do 1945 roku (Historio de Chorzów de 1868 ĝis 1945), Chorzów, 1999
  • J. Drabina, Historia Chorzowa 1257-2000 (Historio de Chorzów 1257-2000), Muzeum w Chorzowie, Chorzów 2007, ISBN 978-83-921640-6-7.
  • Paul Rother, Chronik der Stadt Königshütte Oberschlesien, wyd. Laumann Verlag, Dülmen, 1994, ISBN 3-87466-193-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]