Christa Koß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Christa Koß
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1941 (1941-08-17) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Christa Koß 2010

Christa Koß, naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1941, estas germana esperantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel Christa Schmidt en la saksa urbo Chemnitz (de 1953 ĝis 1990: Karl-Marx-Stadt). Ĉar ŝia patro estis nek simpla laboristo nek kamparano, sed eĉ konfesanta evangelia kristano, la komunisma "laborista-kamparana ŝtato" ne permesis al ŝi frekventi superan lernejon. Ŝi lernis maŝindesegnadon kaj, kun interrompo de kvar-jara edzineco, laboris en tiu profesio. Poste ŝi trovis laboron en ĝardenejo. Post la falo de la muro ŝi iris al Baden-Virtembergo por denove edziniĝi, kaj vivis, ankaŭ jarojn post la morto de la edzo, en Krautheim. En 2005 ŝi reiris al Chemnitz.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Christa Koß eklernis Esperanton en 1980. Tiam en Chemnitz estis funkcianta Esperanto-grupo, kiu eĉ havis malgrandan domon. Intertempe la grupo fakte malaperis. Ŝi unue flegis leterkontaktojn kun geamikoj ekz. en Japanujo kaj Aŭstralio. La unua eksterlanda Esperanto-aranĝo, kiun ŝi ĉeestis, okazis en Žilina, Slovakujo. Ŝi eklernis la esperantajn nomojn de ĉiuj plantoj, kiujn ŝi konis, kaj partoprenis laŭeble ĉiujn de Bernhard Eichkorn organizitajn ekumenajn ADORU-Seminariojn kaj Bibliajn Tagojn, kie ŝi ankaŭ kungvidis botanikajn ekskursojn.

Preferoj[redakti | redakti fonton]

Christa Koß ŝatas la naturon: bestojn, plantojn, maljunajn arbojn, florojn, pitoreskajn pejzaĝojn, kaj ŝi kaptas eble plej multon per sia fotilo. Ŝi ŝatas aŭskulti popolan kaj klasikan muzikon, mem kanti kaj kelkfoje ankaŭ traduki kristanajn kantojn en Esperanton. Ĉefe ŝi ŝatas vojaĝi: dum GDR-tempoj al orienteŭropaj landoj, poste al Kanado, Suda Afriko, Aŭstralio, Novzelando kaj Ĉinujo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jenajn ses kantojn ŝi (kune kun Albrecht Kronenberger) en 2004 tradukis: En Kantoj post ADORU, speciala kajero de Espero Katolika, 1-3/2009, aperis:

  • Vesper' ankoraŭ ruĝas (germane: Noch hinter Berges Rande), n. 21
  • La krucon mi rigardu (germane: Lass mich in Lust und Schmerzen), n. 22

Ankoraŭ ne publikigitaj estas:

  • Ho, diru «jes» al mi (germane: Sag ja zu mir, wenn alles nein sagt), la 27an de februaro 2004, okaze de la 3a ADORU-Seminario en Strasburgo
  • Kie la voj' por mi (germane: Weiß ich den Weg auch nicht)
  • Venu: Respiru kaj vivu (germane: Kommt, atmet auf, ihr sollt leben)
  • Vin, Vin, Plejalta, mi prikantos (germane: Dir, dir, o Höchster, will ich singen)