Christia Mantzke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Christia MANTZKE (naskiĝis en la jaro ??? en Los Angeles, Kalifornio, Usono) estas usona kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La sukceso de artisto devenas de interne kaj de la pasio por ies muziko. Christia Mantzke havis la pasion ekde kiam ŝi alvenis al la mondo. Handikapita la unuajn jarojn de sia vivo, devigita porti kokso-tenilon, kun rompita klaviklo, la determiniĝo de Christia estis videbla eĉ antaŭ ol ŝi povis marŝi. Tuj kiam la teniloj estis forigitaj, ŝi fariĝis mov-kirliĝo. Christia kreskis en Los Angeles kie junaĝe ŝi heredis el la familia amo kaj pasio por muziko. Ŝia patro registris tri gospel-albumojn, estris ĥoron kaj verkis muzikalojn por infanoj. Ŝia patrino, aktorino, ankaŭ estis dotita de mirinda voĉo, kantante en la ĥoro de ŝia patro, kie ili renkontiĝis kaj fine geedziĝis. Muziko estis parto de la vivo de Christia, ŝi estis naskita por kanti. Ŝia naturdoto por muziko estis rimarkita de ŝiaj gepatroj, kiuj lernigis ŝin ludi pianon kiam ŝi estis 7-jara kaj gitaron kiam ŝi estis 11-jara, sed ŝi terure timis la scenejon tial ŝi koncentriĝis al verkado ĝis ŝi komencis kanti en preĝejo. Tie ŝi kaptis la mikrofonon kaj estis determinita profesie kanti. Ŝi veturis per buso por kant-selekto kiam ŝi estis 13-jara, tie ŝi estis demandita ĉu ŝiaj gepatroj scias ke ŝi estas tie, ili ne sciis. Ŝi daŭre studis muzikalojn en gimnazio kaj estis tiel talenta ke ŝi ricevis multajn partojn en la kolegiaj muzikaloj. Tuj post la gimnazio, Christia kun nur unu valizo translokiĝis al Nov-Jorko por daŭrigi sian muzikan karieron. Tiam, ŝi malkovris la malfacilon por eniri en la medion. Por la loĝado ŝi restis en junular-gastejoj kaj konsultis anoncetojn de subluataj loĝejoj, transloĝiĝante tre ofte. Dum mallonga tempo ŝi estis senhejma kaj vivis en la stratoj, dormante en hotelaj enirejoj. La fido de Christia neniam malfirmiĝis kaj al ŝi baldaŭ estis ofertita la rolo de Mary en Jesus Christ Superstar, kie ŝi estis loĝata. Ŝi daŭrigis ludante la ĉefan rolon en Broadway en Smokey Joe’s Café, ludis la rolon de Magenta en Rocky Horror Show, Greta Bell en la nacia turneo de Fame kaj estis dublaĵo de la ĉefa rolo Amneris en la monda premiero de la muzikalo Aida (Elaborate Lives) de Elton John. Kvankam ŝi akiris sukceson en la teatra medio, ŝia koro inklinis al solo-kariero en la muzika medio. Ŝia ŝanco alvenis kiam ŝi estis invitita kanti en naciskala telethon kaj spektanto ofertis 5,000 dolarojn por denove aŭdi ŝin kanti "Only Believe". Ŝi estis kontaktita de sendependa gramofon-marko sed estis konsilita ne subskribi la kontrakton de familia amiko, kiu havis rilatojn kun EMI Europe. Ŝi estis kontraktita por produkti unuopaĵon, kaj "I'm Not A Boy" eniris la Top 20 en Germanio, Francio kaj Italio. Tamen, tial ke ŝi estas kreiva persono kaj ne povis aperigi ŝian muzikon tiel kiel ĝi estis produktita kaj verkita, ŝi batalis por eliri el la kontrakto kaj sukcesis. Ŝi volis havi kreivan superrigardon kaj esprimi sian muzikon tiel kiel devus esti, kun koro kaj animo venantaj de kruda kaj honesta loko. Dum Christia ekiras al promesplena vojaĝo, ŝi ĉirkaŭprenas sian historion kun celo kaj vizio. Christia sentas fortan alvokon por paroli al la koroj de virinoj, atestante tra kanzonoj kaj donante sian ateston kun veraj homaj sentoj. Ŝi verkas kanzonojn de sopiro kaj permeso, luktoj kaj venkoj. Ŝi verŝiĝas por renkonti tiujn kiuj sentas sin solaj. Ŝia unika verk-stilo kombinas ŝian dediĉon al ŝia fido kun la sperto de kreskanta juna virino. La lasta akuŝo de Christia estas ŝia novaperinta "The First", arta plenumo de amo, doloro, permeso kaj libereco. "Stop Asking" estis voĉdonita dua plej bona roka kanzono en Monda Kanto-Konkurso de Billboard magazino. La albumo estas rekta esprimo de Christia kun stila evoluo por kuraĝigi kaj inspiri. Ili estas kanzonoj de espero kaj pri la travivaĵoj de la vera vivo kun inspiraj mesaĝoj. Christia uzas sian ne konfuzeblan voĉon por travivigi siajn gospelajn influojn kun pli akuta sono, potencaj animplenaj tekstoj kaj melodioj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001: I'm Not A Boy
  1. Single Version 3'50 (Christia Mantzke)
  2. Groove Boy Remix 3'57 (Christia Mantzke)
Produktita de Jeff Dahlgren
Unuopa versio miksita de Bertrand Chatenet
Son-inĝeniero: Brian Zee
Gitaro: Jeff Dahlgren
Bas-gitaro: Jerry Watts
Drumoj: Pete Straub
Produkto: 3S Group
Ekskluziva licenso de EMI Music France
Publikado: Dichotomie

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: The First
  1. Just Like You 3'10
  2. Fingers Tap 3'58
  3. Conversion (Take Me Now) 4'24
  4. Alone Forever 4'22
  5. Bubble Gum Ball 1'13
  6. I Hate It 4'25
  7. Stop Asking 4'19
  8. Liberties Taken 3'56
  9. Any Other Way 1'00
  10. Only Believe 3'22
  11. Shy or Shallow 2'26
  12. When I Cry 4'37
  13. Chance to Live 3'50
  14. Whole 6'16


Jeff Lewis (Inĝeniero) (Miksado)
Randy Mitchell (Cifereca eldono)
Graham Ward (Drumoj)
Jerry Watts (Bas-gitaro)
Peter Straub (Drumoj)
David Vasquez (Klavaroj)
Michael Olsen (Gitaro)
Michael Helms (Foto)
Michael David Smith (Gitaro) (Klavaroj) (Produktoro)
Sean Nova (Mastrado)
Jeff Dahlgren (Gitaro) (Produktoro)
Les King (Bas-gitaro)
Blake Paulson (Drumoj) (Inĝeniero) (Miksado)
Christia Mantzke (Gitaro) (Piano) (Klavaroj) (Produktoro)
Paul Cristo (Kord-aranĝo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]