Christian Bertin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christian BERTIN, naskiĝis la 16-an de aprilo 1949, estas franca inĝeniero pri komputoriko kaj informadikisto kaj esperanta terminaristo, vivanta en Bretonio.

Bertin arigis multajn esperantajn terminarojn en eldono "Dictionnaire Multidic français - Esperanto" kun laŭaserte 50.000 enskriboj, kiu estas rete konsultebla kaj havebla por vindozaj komputiloj per codoromo. Li estis kunlaborinto al la Suplemento (1987) de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fako "informadiko".

Bertin ankaŭ tradukis kun Iwan Kadored la lernolibron "La bretona lingvo ... rapide kaj facile" ("Brezhoneg ... buan hag aes") de Per Denez, aperinta en 1983 ĉe la eldoneje "Bretagne en Direct" en Rennes, al Esperanto.

Bertin estis iama sekretario de Club Espéranto Rennais (Esperanto-klubo de Rennes), sekretario de "Bretagne en Direct" kaj en 2008 gvidas la "Eldonejon Christian Bertin".

Jen diversaj eldonoj de Christian Bertin:

En 2014, li produktis du apojn por androidaj telefonoj (ili estas elŝuteblaj per la ligiloj):

  • Androida apo "Multidic" por vidi sian grandan francan-esperantan kaj esperantan-francan vortaron
  • Androida apo "Rennes bus+" por vidi aktualigitajn deirtempojn de busoj en Rennes kaj en Rennes Métropole (france pour voir les heures de départ des bus de Rennes à chaque station).

Li ankaŭ tradukis aŭ verkis multajn artikolojn pri ekonomio, ekologio, Bretonio, ktp. Artikoloj de Christian Bertin

Literaturo

  • Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 21 (kun foto)
  • Verkoj de Christian Bertin en anekso de lia Angla-Esperanta Telekomunika Vortaro (1983)

Eksteraj ligiloj