Christian Daniel Rauch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Daniel Rauch
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1777 (1777-01-02)
en Bad Arolsen
Morto 3-an de decembro 1857 (1857-12-03) (80-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Waldeck
Okupo
Okupo skulptisto • arthistoriisto
Verkoj Blücherdenkmal
vdr
Statuo de Blücher en Berlino.

Christian Daniel RAUCH (naskiĝinta en la 2-a de januaro 1777 en Bad Arolsen, mortinta en la 3-a de decembro 1857 en Dresdeno) estis germana skulptisto. Li estis gvidanto de la klasikismo en Germanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de princa ĉambroservanto trejnitis kvin jarojn kiel ŝtontajlisto fare de la kortega skulptisto Friedrich Valentin. En 1795 li ekdeĵoris en la ateliero de Christian Ruhl en Kassel kaj frekventis la tiean akademion. Du jarojn pli malfrue li vokitis fare de reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz al Potsdam. Tie oni lasis al li tamen sufiĉe da libertempo por plukleriĝi. En 1802 liaj unuaj verkoj furoris ĉe la akademia ekspozicio kaj vekis la intereson i.a. de Johann Gottfried Schadow.

En 1804 li petis la denoncon ĉe la reĝo por vojaĝi Romon kie li restis kun kelkaj interrompoj ĝis 1818. Danke al la perado de Wilhelm von Humboldt oni komisiis lin fari la surtomban figuron de la reĝino Luiza, kio famigis lin tuj.

En la 1819-a jaro li malfermis atelieron en Berlino kie li kunlaboris i.a. kun Christian Wilhelm Tieck kaj Karl Friedrich Schinkel. Sed li nen nur laboris en Berlino sed ankaŭ por la reĝo Ludoviko la 1-a (Bavario).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Rauch jam dumvive konsideritis esti la plej grava skulptisto de Germanlando. El lia disĉiplaro menciindas Reinhold Begas, Johann Friedrich Drake kaj Ernst Rietschel.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Apartenas al la plej gravaj verkoj la monumento por la pedagogo August Hermann Francke en Halle (Saale). En reliefe larĝiĝanta figurgrupo kie videblas la pedagogo flankita de du infanoj, Rauch sukcesis fari modestan-burĝan monumenton. Ĝi reprezentas la karitaton kaj humilecon sen iu kopiado de kristanaj bildaj tradicioj.
  • Per la monumento por Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) en Munkeno Rauch kreis novan kaj unikan tipon de omaĝilo al regantoj en maldominanta pozo. Kontraŭe, la suvereno estas sidante tre malstreĉite kaj gaĵumore-bonvoleme.
  • Dum la lasta kreiva periodo Rauch tre okupiĝis pri la monumento de Frederiko la 2-a (Prusio) (de 1836 ĝis 1851). Tie li faris la plej gravan memorigilon de matura klasikismo.
  • Etplastikoj liaj ankaŭ gravis, ekz. Goethe im Hausrock (1828, Kastelo Tegel)

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Hans Mackowsky: Christian Daniel Rauch 1777-1857. Verlag Cassirer. Berlin 1916.
  • Helmut Weber und Günter Jedicke (eld.): Christian Daniel Rauch. Jubiläumsschrift zum 200. Geburtstag des Bildhauers Christian Daniel Rauch. Herausgegeben im Auftrag der Stadt Arolsen und des Waldeckischen Geschichtsvereins. Arolsen 1977.
  • Günter Jedicke (eld.): Christian Daniel Rauch. Arolsen 1994 (= Museumshefte Waldeck-Frankenberg 15).
  • Elke Riemer-Buddecke: Christian Daniel Rauch. Leben und Werk. En: Christian-Rauch-Schule, Bad Arolsen (Hrsg.): Von der Bürgerschule zum Gymnasium-150 Jahre höhere Schulbildung in Arolsen. Bad Arolsen August 2002.
  • Jutta von Simson: Christian Daniel Rauch. Oeuvre-Katalog (Bildhauer des 19. Jahrhunderts), Berlin 1996.
  • Jutta von Simson: Christian Daniel Rauch. Preußische Köpfe, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]