Christian Fürchtegott Gellert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Fürchtegott Gellert

Christian Fürchtegott GELLERT [kristjan FIĤtegot gelet] (naskiĝis la 4-an de julio 1715 en Hainichen; mortis la 13-an de decembro 1769 en Lepsiko) estis germana verkisto.

Lia verkaro konsistas el poezio, fabloj, komedioj, rakontoj kaj romano. Per sia klara kaj eleganta lingvaĵo li atingis popularecon en ĉiuj tavoloj de la popolo. Liaj kantoj inspiris diversajn komponistojn, ekz. Ludwig van Beethoven kaj Joseph Haydn.

Listo de verkoj

  • Lieder (kantoj, 1743)
  • Die Betschwester (komedio, 1745)
  • Das Loos in der Lotterie (komedio, 1746)
  • Fabeln und Erzählungen (fabloj kaj rakontoj, 2 vol., 1746/1748)
  • Das Leben der schwedischen Gräfin von G. (romano, 2 vol., 1747/1748)
  • Lehrgedichte und Erzählungen (poemoj kaj rakontoj, 1754)
  • Geistliche Oden und Lieder (odoj kaj kantoj, 1757)

Eksteraj ligiloj